nacia akademio aŭ alia akademia socio dediĉita al scienco kaj scienca esplorado From Wikipedia, the free encyclopedia
Akademio de Sciencoj estas asocio de homoj kleraj pri sciencoj kaj institucio subtenanta sciencan esploron: Baza ideo estas grupigi anojn de diversaj branĉoj de sciencoj kaj vigligi la interŝanĝon de ideoj kaj spertoj inter ili. Ekzistas internaciaj, naciaj kaj regionaj respektive urbaj Akademioj de Sciencoj. Krom Akademioj de Sciencoj ankaŭ ekzistas Akademioj de Artoj, kiuj - kiel montras la nomo - dediĉas sin al la subteno de diversspecaj studoj pri artoj.
En la fokuso de la ofte tradiciaj akademioj estas la grupigo de altrangaj kleruloj, kiuj regule kunvenas por scienca interŝanĝo de informoj kaj ideoj. La vorto akademio devenas de la Akademio de Platono en Ateno, kiun kunvokis la filozofo Platono kaj kiu iĝis la modelo por postaj interfakaj sciencaj diskutejoj. Honore al la helena heroo Akademo, kiu laŭ helena legendo estas entombigita en olivarbaro aĉetita de Platono, la filozofo nomis la kunvenejon "akademio". Akademioj de Sciencoj estas aŭ privataj aŭ ŝtataj institucioj. Ili diferencas de universitatoj per tio, ke ili ne science instruas.
Artikoloj en la esperantlingva vikipedio ĝis nun ekzistas interalie pri la sekvaj naciaj Akademioj de Sciencoj:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.