Akĉento
From Wikipedia, the free encyclopedia
Akĉento (laŭ NPIV) estas tuto de la artikulaciaj kutimoj de parolanto aŭ grupo de parolantoj (pro trajtoj dialektaj aŭ socilingvaj, influo de denaska lingvo, ks), kiu aspektas nenorma en la kadro de difinita lingvo: havi sudan, kamparan, usonan akĉenton.
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun akcento. |
Lingvistike akĉento signifas uzi la fonologion, por la parolanto de la pli konata lingvo, kiam oni parolas en alia/fremda lingvo.
Akĉento povas, simile al dialekto, malkaŝi la etnecon aŭ la klason de la parolanto. Se ekzistas pluraj "normoj" pri iu lingvo, parolata en pluraj lokoj, ankaŭ la uzo de la "akĉento" varias.
Akĉento ne nepre malfaciligas la komprenon, sed tamen povas tion fari, se ĝi malebligas la distingon inter certaj fonemoj.
Ne intermiksu akĉenton (parolmaniero) kun akcento (elstarigo de silabo).