From Wikipedia, the free encyclopedia
Alano la 3-a, la Granda (dirata Rebrit aŭ Roebre, kiu signifas la granda en la bretona lingvo[1]) (997- 1-a de Oktobro 1040), filo kaj posteulo de Gotfredo Bérenger (fr: Geoffroy Bérenger), grafo de Rennes kaj duko de Bretonio, kaj de Havoise de Normandio, estis duko de Bretonio de 1008 ĝis 1040. Praido de Erispoe, li kelkfoje uzis la titolon de reĝo de Bretonio.
Alano la 3-a de Bretonio | ||
---|---|---|
Duko de Bretonio | ||
Regado | 1008-1040 | |
Antaŭulo | Gotfredo Bérenger | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | 997 | |
Morto | 1040 en Nantes | |
Mortis per | Veneno vd | |
Tombo | Fécamp Abbey (en) vd | |
Religio | kristanismo vd | |
Familio | ||
Patro | Gotfredo Bérenger | |
Patrino | Havoise de Normandio | |
Gefratoj | Odo, Count of Penthièvre (en) vd | |
Edz(in)o | Bertha of Blois (en) (1018 (Gregoria)–) vd | |
Infanoj | Conan la 2-a Havoise de Bretonio, Geoffroy Grenonat (nelegitima). | |
Profesio | ||
Okupo | aristokrato vd | |
Grafo de Rennes | ||
Dum | 1008–1040 | |
Antaŭulo | Gotfredo la 1-a | |
Sekvanto | Conan la 2-a | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Dekjara je la morto de sia patro, li apogis sin sur sia patrino, mortinta en la 22-a de Februaro 1034, poste sur la episkopoj de Nantes (Gautier) kaj de Vannes (lia onklo Judicaël), kaj sur la ĉefepiskopo de Dol-de-Bretagne (Junguené).
Unue, Alano la Tria militis kontraŭ la grafo de Anĝevio Foulque Nerra, poste kontraŭ la duko Roberto la 1-a de Normandio. Li omaĝis al Roberto, kiu, post ilia reamikiĝo, konfidis al li la kuratorecon de sia heredonto Guillaume le Bâtard okaze de sia deiro por pilgrimi al Jerusalemo en 1034.
En 1035, li konsistigis la apanaĝon de Pentievro por sia poste naskita frato Eudes, kiu estos ĝia unua grafo.
Roberto la Unua mortis en 1035 revenante de sia pilgrimado, Alano la 3a tiam decidis interveni en Normandio, pretekstante la protekton de la rajtoj de la estonta reĝo de Anglio, Vilhelmo, minacataj per la ribelo de parto de la normanda nobelaro. Fakte, li postulis la duklandon ĉar li estis la nepino de la duko Rikardo la Unua laŭ sia patrino. La ekspedicio fiaskis. Li mortis en tiu kampanjo, en Vimoutiers en 1040[2], pro veneniĝo. Li estis entombigita kun la unuaj dukoj de Normandio en la abateja preĝejo de la Trinité en Fécamp.
Edziĝinta en 1018 al Berta, filino de la grafo Eudes la 2-a de Blois, ili havis du infanojn :
Kun nekonata konkubino, Alano la Tria havis ankaŭ nelegitiman filon :
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.