Albarracín
From Wikipedia, the free encyclopedia
Albarracín estas hispana vilaĝo kaj municipo de al sudoriento de la provinco Teruelo, en la aŭtonoma komunumo Aragono. Ĝi havas areon de 452,74 km² kun loĝantaro de 1054 loĝantoj (INE 2016) kaj denseco de 2,33 loĝ/km². La loko estas Nacia Monumento ekde 1961; ĝi ricevis la Ormedalon al Merito en Belartoj de 1996, kaj ĝi estis proponita por iĝi Monda heredaĵo de Unesko pro sia belo kaj gravo de sia historia heredaĵo.
Rapidaj faktoj municipo en Hispanio ...
Albarracín | |
---|---|
Flago | Blazono |
Vidaĵo de Albarracín el la murego | |
municipo en Hispanio | |
Oficiala nomo | Albarracín |
Ŝtato | Hispanio |
Aŭtonoma Komunumo | Aragono |
Provinco | Teruelo |
Komarko | Sierra de Albarracín |
Poŝtkodo | 44100 |
Areo | 452.72 km² |
Alteco | 1171 m. |
Distanco | 37 km de Teruelo |
Loĝantaro | 1054 loĝ. (2016) |
Retejo | http://www.albarracin.es |
Koordinatoj | 40°24′19″N 1°26′39″O |
Fermi