Ĉefurbo de Novjorkio, Usono / From Wikipedia, the free encyclopedia
Albany, Esperantigita "Albeno", estas la ĉefurbo de la usonaŝtatoNov-Jorkio kaj ankaŭ de loka kantono Albany. Laŭ la stato de la censo 2020 en la urbo vivis 99 224loĝantoj sur areo de 56,81 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 746 loĝantoj/km². Tamen la metropola regiono, kiu inkludas Schenectady kaj Troy, havis loĝantaron de iom pli ol 1 170 000. Albany situas 240 km norde de la urbo Novjorko, sur la okcidenta bordo de la rivero Hudsono.