From Wikipedia, the free encyclopedia
Albrecht Dürer (pli aĝa) aŭ Albrecht Dürer (patro), laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj ortografio Dürer Albert estis hungardevena germana oraĵisto. Lia origina nomo estis Ajtósi Albert, lia filo estis la mondfama pentristo Albrecht Dürer.
Albrecht Dürer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Ajtósi Albert |
Naskiĝo | ĉirkaŭ 1427 en Ajtós (Gyula), Hungara reĝlando |
Morto | en 1502 en Nurenbergo, Sankta Romia Imperio |
Loĝloko | Nurenbergo |
Ŝtataneco | Sankta Romia Imperio |
Familio | |
Patro | Anthoni Dürer (en) |
Patrino | Elisabeth Dürer (en) |
Edz(in)o | Barbara Dürer (1467–) |
Infanoj | Albrecht Dürer, Agnes Dürer the Younger (en) , Hans Dürer the Elder (en) , Ursula Dürer (en) , Peter Dürer (en) , Sebald Dürer the Elder (en) , Catharina Dürer (en) , Sebald Dürer the Younger (en) , Hans Dürer (en) , Margareta Dürer (en) , Antoni Dürer (en) , Hans Dürer the Younger (en) , Endres Dürer (en) , Agnes Dürer the Elder (en) , Barbara Dürer (en) , Jeronymus Dürer (en) , Johannes Dürer (en) , Carl Dürer (en) |
Parencoj | Hieronymus Holper (en) (bopatro) |
Okupo | |
Okupo | oraĵisto |
Albert Ajtósi [1] naskiĝis ĉirkaŭ 1427 en hu:Ajtós (Hungara reĝlando), li mortis en 1502 en Nurenbergo (Sankta Romia Imperio).
Albert Ajtósi naskiĝis en vilaĝo ĉe Gyula (la vilaĝo jam malaperis). Albert lernis la metion unue hejme en la familio. Laŭ la kutimoj li vagadis en Eŭropo, en 1444 li alvenis en Nurenbergon, kie li konatiĝis kun Hieronymus Holper. Li prenis la familian nomon al Dürer, kiu derivas de sia hungara naskiĝloko (ajtó = pordo). Baldaŭ li migris plu al Nederlando, kie li kontaktiĝis kun multaj gravaj nederlandaj oraĵistoj. Ĉirkaŭ en 1455 li finis la vagadon kaj revenis al Nurenbergo. Li estis asistanto de Hieronymus Holper. En 1467 li edziĝis al Barbara Holper, en la sekva jaro li majstriĝis. Li establis propran atelieron. En la sekvaj jaroj 18 infanoj naskiĝis, sed 15 el ili mortis frue. Mem Dürer mortis pro disenterio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.