Aleksander Stepanoviĉ Popov
From Wikipedia, the free encyclopedia
Aleksander Stepanoviĉ Popov (foje literumita Popoff; ruse Александр Степанович Попов; laŭ malnova datostilo 4a de aprilo kaj 16a de marto 1859 – laŭ malnova datostilo 31a de decembro 1905 kaj 13a de januaro 1906) estis rusa fizikisto kiu estas konsiderata en Rusio kaj en landoj de Orienta Eŭropo kiel inventisto de la radio.[1][2][3]
Aleksander Stepanoviĉ Popov | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de marto 1859 (1859-03-04) en Krasnoturjinsk |
Morto | 31-an de decembro 1905 (1905-12-31) (46-jaraĝa) en Sankt-Peterburgo |
Mortokialo | cerba sangado |
Tombo | Literatorskie mostki |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Rusia Imperio • Rusio |
Alma mater | Perm Theological Seminary • fakltato de fiziko kaj matematiko de la Sankt-Peterburga Universitato |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | fizikisto • inventisto • inĝeniero • pedagogo |
La verko de Popov kiel instruisto je la Rusia ŝiplernejo kondukis lin esplori elektrajn fenomenojn de alta frekvenco. La 7an de majo 1895, li prezentis artikolon pri senkabla radio detektilo kiun li estis konstruinta kiu funkciis uzante koherilon por detekti radiobruon el la lumradioj. Tiu tago estas celebrata en la Rusia Federacio kiel Radio Tago. La 24-an de marto 1896, li uzis radioondojn por transmiti mesaĝon inter diferenckampusaj konstruaĵoj en Sankta Peterburgo. Lia verko estis bazita sur la verkoj de aliaj fizikistoj kiaj Oliver Lodge kaj estis samtempa al la verko de la radiopioniro Guglielmo Marconi.