Aleksandr Duliĉenko
From Wikipedia, the free encyclopedia
Aleksandr D. DULIĈENKO (aŭ Aleksandr D. DULITŠENKO, ruse Александр Дмитриевич Дуличенко); naskiĝis la 30-an de oktobro 1941 en Krasnodar, Sovetunio[1]) estas rusa lingvisto kaj esperantisto loĝanta en Estonio. En 1982 li estris la katedron pri rusa filologio kaj en 1992 li estis profesoro kaj poste emerita profesoro de la katedro pri slavistko ĉe la Universitato de Tartu[2]. Li ĉefe estis fakulo pri literaturaj mikrolingvoj, branĉo de la rusa filogogio kaj slavistiko[3].
Aleksandr Duliĉenko | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de oktobro 1941 (1941-10-30) (82-jaraĝa) en Visokio, Kurganinsky District, Sovetunio |
Lingvoj | Esperanto • rusa • estona |
Ŝtataneco | Sovetunio Estonio Rusio |
Alma mater | Magtymguly Turkmen State University (en) |
Okupo | |
Okupo | lingvisto esperantisto esperantologo |
Li estis la ĉefredaktoro de Interlinguistica Tartuensis, ĵurnalo pri interlingvistiko. Inter 1982 kaj 1990 aperis 7 volumoj kun raportoj pri kolokvoj okazintaj en Tartu[4]. En 2006, honore al Duliĉenko kaj lige kun lia 65-a naskiĝtago, estis eldonita oka volumo forme de kolekto de artikoloj "Mikrolingvoj, lingvoj, interlingvoj" [5]. Laŭ Humphrey Tonkin, ĉi tiu kolekto estas grava kontribuo al la esplorado pri interlingvistiko kaj esperantologio[6][7]. Li ankaŭ estis ekde 1985 redaktoro de "Slavica Tartuensia". Ambaŭ almanakoj estis eldonitaj de la Universitato de Tartu.