Aleksandr Miĥajloviĉ Nedoŝivin
rusa esperantisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Aleksandr Miĥajloviĉ NEDOŜIVIN (ruse Александр Михайлович Недошивин, 14-a de marto 1868 en Kazan – marto 1943 en Nico) estis rusa esperantisto.
Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Алекса́ндр Миха́йлович Недоши́вин (Aleksandr Miĥajloviĉ NEDOŜIVIN) | |
---|---|
Nedoŝivin dum UK 1912 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de marto 1868 (1868-03-14) en Kazano |
Morto | 28-an de februaro 1943 (1943-02-28) (74-jaraĝa) en Nico |
Tombo | Russian Orthodox Cemetery in Nice |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Rusia Imperio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Esperanto | |
Esperantistiĝis en | 1910 |
Fermi
Dum 27 jaroj li estis imposta specialisto en financministerio, poste 10 jarojn advokato.
Esperantisto de 1910, li kunfondis la Esperanto-Societon en Kovno (Litovio) kaj en Petrogrado fondis Internacian Esperantan Komercan Ĉambron, kiu ricevis ankaŭ subvencion. Liajn Esperantajn laborojn partoprenis liaj edzino (mortinta en 1926) kaj filino.
En 1920 li transloĝiĝis eksterlanden kaj en 1927 pastriĝis. En 1928 li fariĝis paroĥestro en la rusa ortodoksa preĝejo en Leipzig.
Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur artikolo el la Enciklopedio de Esperanto. La originala teksto kontroleblas en interreta arkivo de la fonto. |
- Kategorio Aleksandr Miĥajloviĉ Nedoŝivin en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri esperantisto. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |