Alfred North Whitehead
angla filozofo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Alfred North Whitehead BMO kaj RSL (15-a de Februaro 1861 – 30a de Decembro 1947) estis angla matematikisto kaj filozofo. Li estas plej bone konata kiel grava figuro de la filozofia skolo konata kiel "proceza filozofio",[1] kiu nuntempe trovis aplikadon al ampleksa vario de fakoj, kiel ekologio, teologio, edukado, fiziko, biologio, ekonomiko, kaj psikologio, inter aliaj areoj.
Alfred North Whitehead | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de februaro 1861 (1861-02-15) en Ramsgato |
Morto | 30-an de decembro 1947 (1947-12-30) (86-jaraĝa) en Kembriĝo |
Tombo | Trinity College Chapel |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Alma mater | Trinity College • Lernejo Sherborne • Universitato de Kembriĝo |
Subskribo | |
Familio | |
Frat(in)o | Henry Whitehead |
Edz(in)o | Evelyn Ada Maud Rice Willoughby-Wade |
Infano | Thomas North Whitehead |
Parencoj | John Henry Constantine Whitehead |
Okupo | |
Okupo | filozofo • matematikisto • fizikisto • teologo • verkisto • logikisto |
Verkoj | Principia Mathematica Procezo kaj Realo |
En la komenco de sia kariero Whitehead verkis ĉefe pri matematiko, logiko, kaj fiziko. Lia plej elstara verko en tiuj fakoj estas la tri-voluma Principia Mathematica (1910–1913), kiun li verkis kun iama studento Bertrand Russell. Principia Mathematica estas konsiderata unu el la plej gravaj verkoj de la 20-a jarcento pri matematika logiko, kaj estis rangigita la 23a en listo de la 100 pintaj angla-lingvaj nefikciaj libroj de la 20-a jarcento fare de publikigejo Modern Library.[2]
Dekomence en la fino de la 1910-aj kaj komenco de la 1920-aj jaroj, Whitehead laŭgrade turnis sian atenton el matematiko al la filozofio de scienco, kaj finfine al metafiziko. Li disvolvigis kompletan metafizikan sistemon kiu radikale eliris el plej el la Okcidenta filozofio. Whitehead argumentis, ke realo konsistas el okazaĵaj procezoj pli ol el materiaj objektoj, kaj ke procezoj estas plej bone difinitaj per siaj rilatoj kun aliaj procezoj, tiel malakceptante la teorion ke realo estas fundamente konstruita de materialo kiu ekzistas sendepende unu de alia.[3] Nuntempe la filozofiaj verkoj de Whitehead – partikulare Process and Reality – estas konsiderataj kiel fondaj tekstoj de proceza filozofio.
La proceza filozofio de Whitehead argumentas, ke "estas urĝo veni vidi la mondon kiel reto de interilataj procezoj kiuj estas integraj partoj, tiel ke niaj elektoj kaj agoj havas konsekvencojn por la mondo ĉirkaŭ ni."[3] Pro tio, unu el la plej promesplena aplikaĵo en la pensaro de Whitehead en ĵusaj jaroj okazis en la areo de ekologia civilizacio kaj primedia etiko pionirita de John B. Cobb.[4][5]