Alkmund de Derby
From Wikipedia, the free encyclopedia
Alkmund de Derby (aŭ Ealhmund, Alcmund...), (mortis verŝajne la 19-an de marto 800) estis verŝajne filo de Alhred kiu regis Northumbria, Anglio de 765 al 774. Pro dinastiaj luktoj, li pasis pli ol dudek jaroj kiel ekzilito inter la piktoj. Ĉirkaŭ 800 li eniris Northumbria kun armeo. Li estis mortigita sed oni ne scias la cirkonstancojn. Laŭdire reĝo Eardwulf de Northumbria ordonis lian mortigon, kaj li estis venerata kiel martiro kaj sanktulo. Lia festotago estas la 19-a de marto.
Sankta | ||
Sankta Alkmund | ||
---|---|---|
Sarkofago de S-ta Alkmund, en Muzeo kaj artgalerio de Derby | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | ??? en Northumbria | |
Morto | 19-a de marto 800 en Lilleshall (Shropshire, Anglio) | |
Familio | ||
Patro | Alhred vd | |
Patrino | Osgifu vd | |
Gefratoj | Osred la 2-a vd | |
Profesio | ||
Okupo | batalanto vd | |
Sanktulo | ||
Honorata en | Romkatolika Eklezio, Ortodoksa Eklezio, Anglikana Eklezio | |
Festotago | 19-a de marto | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Li estis entombigita ĉe Lilleshall, Shropshire, tiam en Mercia kien multaj malamikoj de Eardwulf fuĝis. Estis raportoj de mirakloj ĉe lia tombo. Poste, pro disraboj de la vikingoj, la kadavro estis reentombigata en Derby. Pluraj preĝejoj en la ĉirkauaĵo estas dediĉitaj al Alkmund.