Alpa Konvencio
traktato laŭ internacia juro por protekto kaj evoluo de la Alpoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Alpa Konvencio (AK), formale "Konvencio por la Protekto de la Alpoj", germane Alpenkonvention, france Convention alpine, itale Convenzione delle Alpi, slovene Alpska konvencija, estas traktato laŭ internacia juro por la ampleksa protekto kaj daŭripova evoluo de la Alpoj. La konstanta sekretariejo de la kongreso troviĝas en Innsbruck, kun branĉo ĉe la Eŭropa Akademio en Bolzano-Bozen. La Alpa Konferenco estas la regula renkontiĝo de la kontraktpartioj.