Alsbach-Hähnlein
komunumo de Hesio en Germanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Alsbach-Hähnlein (prononcu Alsbaĥ-Hénlajn) estas komunumo en centra Germanio. Ĝi konsistas el la laŭ evoluo sendependaj urbetoj Alsbach kaj Hähnlein, kiuj meze de la 20-a jarcento formis komunan administran komunumon en la distrikto Darmstadt-Dieburg de la federacia lando Hesio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 9178 loĝantojn.
Alsbach-Hähnlein | ||||||
| ||||||
neurba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Hesio | |||||
Distrikto | Distrikto Darmstadt-Dieburg | |||||
Urborajtoj | ||||||
Telefona antaŭkodo | 06257 | |||||
Poŝtkodo | 64659–64665 | |||||
Aŭtomobila kodo | DA | |||||
Oficiala Municipokodo | 06432001 | |||||
Subdivido | 3 komunumopartoj (Ortsteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Georg Rausch | |||||
Partio de komunumestro | CDU | |||||
Adreso de la administrejo | Bickenbacher Str. 6 64665 Alsbach-Hähnlein | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 9178 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 49° 45′ N, 8° 35′ O (mapo)49.7419444444448.5872222222222 | |||||
Alto super la marnivelo | 92 m | |||||
Areo | 15,78 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.alsbach-haehnlein.de/ | |||||
Alsbach situas ĉe la turisma strato Bergstraße, kiu de Darmstadt norde ĝis Wiesloch sude dividas la mezaltan montaron Odenwald (Odenvaldo) oriente kaj la vastan ebenaĵon de la rivero Rejno okcidente; Hähnlein troveblas 4 kilometrojn pli okcidente jam en komplete ebena, agrikultura pejzaĝo. La plej alta monto de la okcidenta Odenvaldo, Melibokus, superas la loĝlokon Alsbach kaj sian parte konservitan mezepokan fortikaĵon.
En la komunumo situas historia juda tombejo, kiu inter la jaroj 1615 kaj 1948 estis tre renoma kaj iĝis la ripozoloko de judoj el 32 ĉirkaŭaj komunumoj.
Inter la jaroj 1911 kaj 1919 ĉi tie vivis la juda skulptisto Benno Elkan, kiu poste translokiĝis al la urbocentro de Frankfurto-ĉe-Majno, sed tenis sian domon en Alsbach kaj kun sia familio pasigis la semajnfinojn ĉi tie, ĝis en 1933 li devis elmigri al ekzilo en Londono.