Alta sangopremo
malsano pri tro alta sangopremo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Alta sangopremo aŭ hipertensio estas kronika malsano konsistanta el daŭra troeco de la sangopremo en la arterioj.[1] Ĝi kutime ne kaŭzas simptomojn.[2] Tamen ĝi estas grava riskofaktoro por apopleksio, kormalsano, kora malsufiĉo, atria fibrilacio, periferia arteria malsano, vida malkapabliĝo, kronika rena malsano, kaj demenco.[3][4][5][6] Troa sangopremo estas grava kaŭzo de frua mortado en la tuta mondo.[7]
Oni klasifikas troan sangopremon kiel esencan aŭ neesencan.[8] Proksimume 90–95% el la okazoj estas esencaj, t.e. okazigitaj de malspecifaj vivmanieraj kaj genetikaj faktoroj.[8][9] Inter la riskaj vivmanieraj faktoroj estas troa salo en la dieto, tropezo, fumado, fizika malaktivo, kaj uzado de alkoholo.[2][8] La ceteraj 5–10% de la okazoj estas neesencaj, t.e. havantaj troveblan kaŭzon, ekzemple kronikan renan malsanon, maldikiĝon de la renaj arterioj, endokrinan malsanon, aŭ uzadon de kontraŭkoncipaj piloloj.[8]
Sangopremo havas du mezurojn, la sistolan premon kaj la diastolan premon (respektive maksimuman kaj minimuman).[2] Por la plejparto de plenkreskuloj, la normala ripoza sangopremo estas 100–130 hidrargomilimetroj (mmHg) sistola kaj 60–80 mmHg diastola.[10][11] Troa sangopremo estas ripoza sangopremo, kiu daŭre restas almenaŭ 130/80 aŭ 140/90 mmHg.[8][10] La limnombroj por infanoj estas malsamaj ol ĉe plenkreskuloj.[12] Eksteroficeja sangoprema kontrolo dum 24 horoj ŝajne estas pli akurata ol oficeja sangoprema mezuro.[1][8]
Vivmanieraj ŝanĝoj povas malpliigi la sangopremon kaj la riskon de damaĝoj al sano.[13] Vivmanieraj ŝanĝoj povas inkludi malplipeziĝon, korpekzercadon, malplian konsumon de salo, malplian konsumon de alkoholo, kaj sanan dieton.[8] Se vivmanieraj ŝanĝoj ne sufiĉas, oni uzas malpremigajn medikamentojn.[13] Ĝis tri medikamentoj samtempe uzataj povas maltroigi la sangopremon en 90% de la okazoj.[8] La kuracado per medikamentoj de modere troa arteria premo (t.e. >160/100 mmHg) havas asocion kun pli granda vivdaŭro.[14] La efiko de kuracadô ĉe sangopremo inter 130/80 mmHg kaj 160/100 mmHg estas malpli certa, kaj iuj revuartikoloj trovas avantaĝon[10][15][16] kaj aliaj necertecon de avantaĝo.[17][18][19] Troa sangopremo ĉeestas en frakcio inter 16% kaj 37% de la tutmonda homaro.[8] En 2010 oni kredis, ke ĝi estas faktoro en 18% de ĉiuj mortoj (9.4 milionoj en la tuta mondo).[20]