From Wikipedia, the free encyclopedia
Amara cikorio (Cichorium intybus) estas multjara herbo kun bluaj floroj. Ĝi originas de Eŭropo kaj estis transportita al Nordameriko, kie ĝi kutime estas renkontata kiel vojflanka herbaĉo. Ĝiajn radikojn oni povas uzi kiel kafaldonaĵon aŭ eĉ kafanstataŭaĵon.
Amara cikorio | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Cichorium intybus L. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Enfosu grundon apud la cikoriaj radikoj per longa ilo kaj tranĉu ilin profunden. (Ne tiru la foliojn, ĉar per ili ne eblas elterigi la radikojn). Dispecigu la skrapitajn kaj lavitajn radikojn en longaj strioj kaj baku ilin dum pr. kvar horoj je temperaturo 140°C (250°F) aŭ eĉ iom pli alta. Laste, muelu la bakaĵon kaj aldonu en kafon per samegalaj porcioj. Ankaŭ eblas boligi dismueligitan cikorion (unu kulero por unu taso) dum tri minutoj kaj trinki ĝin anstataŭ kafon.
En Pollando:
La pola grena kafo – la speco de senkafeina trinkaĵo kun gusto iom simila al natura kafo. Ĝi estas farata de rostegitaj: sekalo (60%), hordeo (20%), radiko de amara cikorio kaj sukerbeto.
Kultivita formo de la amara cikorio estas brusela cikorio (Cichorium intybus var. foliosum) (vidu la supran foton). Ĝi estas ofte manĝata en Nederlando, Belgio kaj la norda parto de Francio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.