From Wikipedia, the free encyclopedia
Ambrose Everett BURNSIDE (23a de Majo, 1824 – 13a de Septembro, 1881) estis usona militisto, industriisto pri fervojoj, inventisto kaj politikisto el Rod-Insulo. Li servis kiel Guberniestro de Rod-Insulo el 1866 ĝis 1869, kaj kiel Usona Senatano de Rod-Insulo el 1875 ĝis sia morto.
Ambrose Burnside | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Ambrose Burnside | |||||
Naskiĝo | 23-an de majo 1824 en Liberty | ||||
Morto | 13-an de septembro 1881 (57-jaraĝa) en Bristol | ||||
Mortis per | Brustangoro vd | ||||
Tombo | Swan Point Cemetery (en) vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | West Point vd | ||||
Partio | Respublikana Partio vd | ||||
Subskribo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto inventisto entreprenisto oficiro verkisto vd | ||||
Aktiva en | Vaŝingtono vd | ||||
Aktiva dum | 1847– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Kiel Generalo de la Unia Armeo en la Usona Enlanda Milito de 1861–1865, li estris sukcesajn kampanjojn en Norda Karolino kaj Orienta Tenesio, same kiel kontraŭstaris la atakojn de la Konfederacia Generalo John Hunt Morgan, sed suferis katastrofajn malvenkojn en la Batalo de Fredericksburg kaj en la Batalo de la Kratero.
Lia distinga stilo de vangohararo iĝis konata en usonangla kiel "sideburns", derive el lia familinomo. En 1871, li iĝis la unua prezidanto de la National Rifle Association of America, kaj tenis tiun postenon ĝis 1872.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.