Amfibioj
klaso de la vertebruloj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Amfibioj estas klaso de la vertebruloj.[1] Ili estas pojkilotermaj[2] tetrapodoj. Modernaj amfibioj estas ĉiuj Lisamfibioj. Ili loĝas en ampleks vario de habitatoj, kaj plej specioj loĝas en surteraj, subteraj, arbaj aŭ nesal-akvaj ekosistemoj. Amfibioj tipe naskiĝas kiel larvoj vivantaj en akvo, sed kelkaj specioj disvolvigis kutimarajn adaptojn por eviti tion. Junuloj ĝenerale suferas metamorfozon el larvo kun brankoj ak plenkreskula aer-spira formo kun pulmoj. Amfibioj uzas sian haŭton kiel duarangan spiran surfacon kaj kelkaj malgrandaj surteraj salamandroj kaj ranoj ne havas pulmojn kaj dependas tute el siaj haŭtoj. Ili estas supraĵe similaj al reptilioj sed, kun mamuloj kaj birdoj, reptilioj estas amniuloj kaj ne postulas akvejojn en kiuj reproduktiĝi. Pro ties komplekaj reproduktaj necesoj kaj traireblaj haŭtoj, amfibioj estas ofte ekologiaj indikiloj; en ĵusaj jardekoj estis spektakla malpliiĝo en amfibiaj populacioj por multaj specioj tra la tuta mondo.
Ĉi tiu artikolo estas proponita kiel Leginda artikolo. Se vi volas esprimi vian opinion rilate al la konveneco de tiu propono, bonvolu alskribi vian opinion en la baloto. Kiam la baloto pri tiu ĉi artikolo estos finiĝinta, bonvolu forigi ĉi tiun ŝablonon el la artikolo. |
Amfibioj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Troveblo de fosilioj: karbonio - ĉi-epoko | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La plej fruaj amfibioj evoluis en la periodo Devonio el fiŝoj sarkopterigoj kun pulmoj kaj osto-membraj naĝiloj, trajtoj kiuj estis tre helpaj al adaptado al seka tero. Ili diversiĝis kaj iĝis dominantaj dum la periodoj Karbonio kaj Permio, sed estis poste dislolikigtaj fare de reptilioj kaj aliaj vertebruloj. Laŭlonge de al tempo, amfibioj malpliiĝis laŭ grando kaj same malpliiĝis en diverseco, lasante nur la modernan subklasoj de Lisamfibioj. La tri modernaj ordoj de amfibioj estas Anuroj (ranoj kaj bufoj), Urodeloj (nome salamandroj), kaj Senpieduloj (Caecilian). La nombro de konataj amfibiaj specioj estas proksimume 7,000, el kiuj preskaŭ 90% estas ranoj.
Plej malgranda amfibio (kaj vertebruloj) en la mondo estas rano Paedophryne amauensis el Nov-Gvineo kun longo de 7 mm.[3] Plej granda, nune vivanta amfibio estas la Ĉina giganta salamandro, Andrias davidianus kun 1.8 m.[4] Tamen tiu estas nana kompare al la formortinta 9 m Prionosuchus el meza Permio de Brazilo.
La studo de amfibioj estas nomata batraĥologio, dum la studo de kaj reptilioj kaj amfibioj kune estas nomata herpetologio.