Amálie Kutinová
ĉeĥa verkisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Amálie KUTINOVÁ estis moravia verkisto, aŭtoro de popularaj romanoj por infanoj kaj junuloj, magistro de farmacio, apotekisto vivanta en Suda Moravio kaj Bohemio.
Amálie Kutinová | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 22-an de junio 1898 (1898-06-22) en Rouchovany | |
Morto | 30-an de marto 1965 (1965-03-30) (66-jaraĝa) en Vrchlabí | |
Ŝtataneco | Aŭstrio-Hungario • Ĉeĥoslovakio vd | |
Alma mater | naturscienca fakultato de la Universitato de Karolo vd | |
Familio | ||
Edz(in)o | Jan Kutina vd | |
Infanoj | Marie Kubátová vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto • apotekisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ŝi naskiĝis la 22-an de junio 1898 en sudmoraviana vilaĝo Rouchovany (Ĉeĥio, Moravio)en multenombra familio de gvidinstruisto Jan Tauber kaj sian junaĝon ŝi travivis en vilaĝo Štítná sur Vlára en regiono Valaĥio (Ĉeĥio, Sudorienta Moravio). Ŝi studadis gimnazion en Valašské Meziříčí (Moravio) kaj fakultaton de farmacio de Universitato de Karolo en Prago. Ŝi laboris en apotekoj en Prago, Tábor, Kostelec sur Orlice, Karlovy Vary, Křinec ĉe Nymburk kaj aliaj lokoj. Siajn unuajn rakontojn ŝi skribis en neutiligitajn budĝetajn librojn en apoteko, kie ŝi laboris kiel apotekisto.
Ŝiaj plej popularaj verkoj estas rakontoj pri vivo de du knabinoj, Gabra kaj Málinka. Tiuj rakontoj estas aŭtobiografaj, ĉar Málinka estas familia formo de nomo Amálie. Agadoj de la rakontoj okazas en Štítná sur Vlára, Valašské Meziříčí, sudmoraviana-slovaka limregiono Kopanice kaj en Prago. Ŝi ofte uzadis valaĥian dialekton de ĉeĥa lingvo kaj ŝiaj rakontoj distigiĝis per pieco, humanismo kaj patriotismo. Ŝi publikis ankaŭ en gazetoj kaj aktoris en radiodisaŭdigoj. Ŝi kolektis popolajn fabelojn, kantojn kaj aliajn produktojn de folkloro en ĉeĥa montaro Krkonoše (Orienta Bohemio).
Amálie Kutinová mortis la 30-an de marto 1965 en Vrchlabí (Ĉeĥio, Bohemio, Krkonoše).