From Wikipedia, the free encyclopedia
Le Fabuleux Destin d'Amélie Poulain ([lə fabylø dɛstɛ̃ d‿ameli pulɛ̃], Esperantigite La Fabela Sorto de Amélie Poulain ) estas franca filmo (2001) de Jean-Pierre Jeunet. Ĝi gajnis en 2002 kvar premiojn César, la hispanan premion Goya kaj en 2001 la premion de la Eŭropa Filmakademio.
La Fabela Sorto de Amélie Poulain | |
---|---|
Franca afiŝo | |
filmo | |
Originala titolo | Le Fabuleux Destin d'Amélie Poulain |
Produktadlando | Francio, Germanio |
Originala lingvo | Franca |
Kina aperdato | 25-a de aprilo 2001 |
Daŭro | 2h09 |
Ĝenro | Komedio |
Kameraado | Bruno Delbonnel |
Buĝeto | 11.400.000 € |
Reĝisoro(j) | Jean-Pierre Jeunet |
Produktisto(j) | Jean-Marc Deschamps, Claudie Ossard |
Scenaro | Guillaume Laurant, Jean-Pierre Jeunet |
Laŭ la verko de | --- |
Filmita en | Francio (Parizo) |
Loko de rakonto | Parizo • Montmartre |
Muziko de | Yann Tiersen |
Rolantoj | Audrey Tautou • Mathieu Kassovitz • Jamel Debbouze • Dominique Pinon • Yolande Moreau • André Dussollier • Isabelle Nanty • Rufus • Ticky Holgado • Andrée Damant • Armelle • Artus de Penguern • Christiane Bopp • Claire Maurier • Claude Perron • Clotilde Mollet • Dominique Bettenfeld • Fabienne Chaudat • François Viaur • Frankie Pain • Frédéric Mitterrand • Guillaume Viry • Jean Rupert • Jean-Pierre Becker • Jonathan Joss • Lorella Cravotta • Luc Palun • Marie-Laure Descoureaux • Maurice Bénichou • Michel Robin • Michel Serrault • Philippe Paimblanc • Pierre Étaix • Serge Merlin • Sophie Tellier • Thierry Gibault • Urbain Cancelier • Valériane de Villeneuve • Jacques Thébault • Patrick Paroux • Jean-Pol Brissart |
Laboratoriaj kaj optikaj efektoj | Yves Domenjoud |
Produktinta firmao | France 3 Cinéma (Francio), StudioCanal (Francio), Tapioca Films (Francio), Victoire Productions (Francio), Filmstiftung (Germanio), MMC Independent gmbH (Germanio), Sofica Sofinergie 5 (Francio) |
Distribuo | UFD (Francio), Miramax (Usono) |
Honorigoj | Amanda Award for Best Foreign Feature Film • Silver nugget for the best foreign film • Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Filmo • Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Reĝisoro • Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Kinematografisto • Premio Jameson de Popola Elekto por la Plej Bona Reĝisoro • Premio Lumière • Crystal Globe |
IMDb | |
Jeunet, kiu havis sufiĉe da mono el la enspezoj de sia filmo Alien: Resurrection, decidis uzi parton de ĝi por produkti filmon sen la devo enspezigi. La rezulto estas "la Fabela Destino" (kiu tamen enspezigis). La filmo havas la stilon de fabelo kaj estas tute taŭga por eŭropaj infanoj ek de lerneja aĝo. En Usono ĝi estas malpermesita al senakompanaj infanoj (sub aĝo de 17) pro "seksaj eksplicitaĵoj".
Origine Jeunet verkis la intrigon por la brita aktoro Emily Watson, sed montriĝis, ke ŝia franca prononco ne estis adekvata kaj ke ŝi estis bezonata por alia filmo. Tial li reverkis la scenaron kaj dungis la francan aktorinon Audrey Tautou kiel ĉefrolulon.
Amélie, kelnerino en Parizo, kiu en sia infanaĝo ne havis amikojn, ekhavas la ideon anonime feliĉigi aliajn homojn kaj montras grandan inventemon ĉe tio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.