From Wikipedia, the free encyclopedia
Anatolij Gavriloviĉ UFIMCEV (ruse Анатолий Гаврилович Уфимцев; naskiĝis la 11-an de majo 1914 en Omsk kiel Ufincev (Уфинцев), poste pro eraro de pasportisto li iĝis Ufimcev kaj mortis la 2-an de julio 2000 en Kustanaj) estis kazaĥa-soveta ŝakmajstro kaj ŝakteoretikulo.
Anatolij Ufimcev | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de majo 1914 en Omsk |
Morto | 2-an de julio 2000 (86-jaraĝa) en Kostanaj |
Ŝtataneco | Kazaĥio |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto ŝakisto |
Ufimcev estis profesie ekonomiisto, kiu vivis grandparte en sia vivo en Kazaĥio, kie li dekfoje venkis en la landa majstrokonkuro pri ŝako. Li iĝis en 1946 Majstro de la sporto de la Sovetunio. Li ofte partoprenis la duonfinalojn de la soveta majstrokonkurso, sed li sukcesis nur en 1947 kvalifiki al la 15-a majstrokonkurso en Leningrado. Li fine atingis la lokon de 13 ĝis 15, sed li venkis je Vasilij Smislov kaj Salo Flohr.
La teoria kontribuo de Ufimcev estas ĉe la duonmalferma sistemo 1.e2-e4 d7-d6 2.d2-d4 Ĉg8-f6 3. Ĉb1-c3 g7-g6 kaj okazis tio, ke oni nomas tiun malfermon en la rusa Pirc-Ufimcev-defendo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.