Aneto (Anethum graveolens L.) botanike apartenas al la apiacoj (apiaceae).
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Aneto (monto). |
Aneto | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Anethum graveolens L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
En kuirarto uzatas la foliopintoj, la floroj kaj la semoj de la planto. Aneto fajnigas la guston de salatoj, saŭcoj, fiŝaĵo, kazeo, kukumo, kukurbo, legomaj supoj, pano, terpomaĵo kaj ovaĵo.
La nomo dill en la angla kaj dile en la malnovangla estas konsiderataj deveni el malnovnordlanda aŭ anglosaksa vorto dylle, signifanta "trankviligi aŭ luli," ĉar la herbo havas la furzigan funkcion malpezigi gason.
Aliflanke en Vjetnamio oni havas interesan fabelon pri la etimologio de thì là en la vjetnama: Kial la herbo akiris la nomon thì là, signifanta "Certe estas...."? Kiam la herbo postulis ke Dio donu nomon al ĝi, Li bezonis longan tempon por elekti ĝian nomon ĉar Li ne plu povis trovi ne-uzitan nomon por vegetaĵo.
Dio diris,
- La nomo de vi estas ... certe estas ... certe estas (thì là) ...
La herbo aŭdis tiun, kaj tuj iĝis kontenta kaj kriis:
- Ho, mi nun havas bonan nomon! Mi estas "thì là"!
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.