From Wikipedia, the free encyclopedia
Angoro laŭ PIV estas
Ĝenerale la missento medicine difinita ligiĝas al akcelo de la spirado kaj de la pulso. Ĝi observeblas en diversaj malsanoj, en statoj de obsedo, timego aŭ granda maltrankvilo. Angoro povas esti sento ligata al la stato de malespero, sed la prijuĝo de sia situacio kiel senespera povas esti diversmaniere traktata, ankaŭ ekzemple per kolero aŭ per rezignacio. Tamen pluraj naciaj lingvoj ne diferencas inter sialingvaj ekvivalentoj de la konceptoj "angoro" kaj "malespero" kaj tial la du vortoj foje mise uzatas kvazaŭ interŝanĝeble.
Speciala kazo estas la sento de brustangoro (latine angina pectoris): tuto de la paroksismaj doloraj simptomoj de la antaŭkora regiono, akompanataj de intensa angoro kaj de sento pri tuja morto. Brustangoro estas klara simptomo pri minaca aŭ jam okazanta koratako.
Rilate al psikaj malsanoj, elstarigindas ke angoro povas esti sento akompananta kaj la staton de ekstrema timo kaj tiun de depresio.
Ankaŭ en artaj verkoj "angoro" estas temo, ekzemple en multaj dramoj kaj bildaj verkoj.
Frua ekzemplo estas la tragedio "Medea" de la antikva greka poeto Eŭripido. Fama sceno de angoro kaj malespero aperas en la unua parto de la dramo Faŭsto de Johann Wolfgang von Goethe (la sceno "arbaro kaj kavo"). Klasika grava teatra rolulo, kiu estas puŝata en ekstreman angoron kaj malesperon, estas tiu de Max Piccolomini en la dramo Wallenstein de Friedrich Schiller.
Ankaŭ la tragika sorto de la rolulo Niobe el la greka mitologio, kiu suferas grandan agonion, por skulptistoj kaj poetoj jam dum la antikva epoko estis ofte elektita temo. La bildo "La Ŝriko" de Edvard Munch estas ekzemplo por la ekspresionisma pentra bildigo de angoro.
Por la filozofo Søren Kierkegaard angoro - en sia dua, psikologia signifo de la vorto - estas peko, ĉar la angoranto ĉesis lukti esperi pri si mem kaj pri dio ("la malsano kiu gvidas al morto").
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.