Ankiloza spondilito
From Wikipedia, the free encyclopedia
La ankilozanta spondilito, ankaŭ nomata malsano de Beĥterev, malsano de Strümpell-Marie, reŭmata spondilito kaj ankilopojeta spondilito, estas kronika aŭtoimuna reŭmata malsano, de nekonata kaŭzo, karakterizita per doloroj kaj iom post ioma malfleksiĝo de la artikoj. Ĝi apartenas al la grupo de tiel nomataj spondilopatioj aŭ seronegativaj spondiloartropatioj. Seronegativaj ĉar la rezulto de la sango-analizo FR (reŭmatoida faktoro) estas negativa, male al la reŭmatoida artrito kiu estas pozitiva. La spondiloartropatioj inkluzivas la spondiliton ankilozan, la reaktivajn artritojn, la psoriazan artriton, la artriton de inflama intest-malsano, subgrupon de kronika juna artrito kaj la nediferencigitajn spondiloartritojn.
Ĝi ĉefe afektas la vertebraron, la ligamentojn, inflamon nomatan entesito de la skeleta muskolaro, speciale en la cervikaj, lumbaj zonoj, kaj la sakroiliakan artikon, sed ĝi ankaŭ povas damaĝi aliajn artikojn de la korpo kiel la kokson, genuojn, ŝultrojn kaj la Aĥilan tendenon. Dum la evoluo de la malsano ankaŭ povas aperi okulaj inflamoj en la iriso (iritiso) kaj en la antaŭa uveo (uveito). Ankaŭ aliaj organoj kiel la renoj, pulmoj kaj koro povas esti damaĝitaj.
Personoj kun spondiloartrito ofte havas kronikan intestan inflamon, kiu normale ne produktas digestajn simptomojn. Parto de ili povas disvolvi malsanon similan al la Crohn-malsano. En kelkaj kazoj estis montrita rilato kun ne-celia glitensentemo kaj plibonigo de la simptomoj de spondilito ankilozanta per sen-glutena dieto.