Stameno
parto de floro / From Wikipedia, the free encyclopedia
Stameno estas la vira organo de la floro. Kompare, la ina florparto estas karpelo. Androceo [1] aŭ stamenaro estas ĉiuj stamenoj de iu floro.

Stamenoj estas dupartaj:
- la stamentigo (aŭ filamento[2][3]), baze, fadenforma, subtenas la polenujojn.
- la polenujaro (aŭ antero[4][5]), supre, plej larĝa parto. La polenujaro estas 2 polenujoj kiuj produktas kaj entenas la polenon. Krome, en ĉiu polenujo estas 2 polensakoj.
Kiam la stameno estas matura, la polenujoj malfermiĝas, liberigante la polenerojn.
