Antonín Dvořák
ĉeĥa komponisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Antonín Leopold DVOŘÁK ([ˈantɔɲiːn ˈlɛɔpɔlt ˈdvɔr̝aːk], esperantigite Antono Leopoldo Dvorĵak) (naskiĝis la 8-an de septembro 1841 en Nelahozeves apud Prago, Ĉeĥio; mortis la 1-an de majo 1904 en Prago) estis ĉeĥa komponisto.
Antonín Dvořák | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Antonín Leopold Dvořák | ||||
Naskiĝo | 8-an de septembro 1841 (1841-09-08) en Nelahozeves, Reĝlando Bohemio, Aŭstra imperio | ||||
Morto | 1-an de majo 1904 (1904-05-01) (62-jaraĝa) en Nova Urbo, Reĝlando Bohemio, Aŭstrio-Hungario | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | apopleksio vd | ||||
Tombo | tombejo de Vyšehrad vd | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Etno | ĉeĥoj vd | ||||
Lingvoj | ĉeĥa vd | ||||
Loĝloko | birth house of Antonín Dvořák vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Bohemio • Cislajtio vd | ||||
Alma mater | Pipe Organ School in Prague vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | František Dvořák vd | ||||
Patrino | Anna Dvořáková vd | ||||
Edz(in)o | Anna Čermáková vd | ||||
Infanoj | Otilie Suková • Otakar Dvořák • Magdalena Dvořáková vd | ||||
Parencoj | Jiří Sobotka vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | komponisto de klasika muziko • orgenisto • profesoro • dirigento • muzikologo • violonisto • aldviolonisto • komponisto • instruisto • pianisto • muzikinstruisto vd | ||||
Laborkampo | teatra arto • muzikpedagogio • komponado • muzika komponaĵo vd | ||||
Aktiva en | Nov-Jorko vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | 1-a simfonio (Dvořák) ❦ 9-a simfonio ❦ Stabat Mater ❦ Saint Ludmila, Op. 71, B. 144 ❦ Requiem ❦ Te Deum ❦ Alfred ❦ King and Charcoal Burner ❦ The Stubborn Lovers ❦ Vanda ❦ The Cunning Peasant ❦ Demetrio ❦ The Jacobin ❦ The Devil and Kate ❦ Rusalka ❦ Armida ❦ Violonĉela Konĉerto ❦ Slavaj dancoj ❦ Bibliaj Kantoj vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li apartenas al la eksterordinaraj personecoj de la ĉeĥa kaj tutmonda muzika kulturo kaj kune kun Bedřich Smetana li estas konsiderata kiel fondinto de la moderna ĉeĥa muziko. Li estas unu el la ĉefaj reprezentantoj de la klasika-romantisma sintezo kaj sendube la tutmonde plej konata kaj plej ofte ludata ĉeĥa komponisto. La propra stilo de Dvořák estis priskribita kiel "la plej kompleta rekreaĵo de nacia lingvaĵo kun tiu de simfonia tradicio, absorbante popolajn influojn kaj trovante efektivajn vojojn uzi ilin".[1]
La unua muzikpeco de Dvořák de religia naturo, nome Stabat Mater, estis premierita en Prago en 1880. Ĝi estis tre sukcese ludita en Londono en 1883, kio kondukis al multaj aliaj ludoj en Unuiĝinta Reĝlando kaj Usono.[2] En sia kariero, Dvořák faris naŭ invititajn vizitojn al Anglio, ofte reĝisorante ludojn en siaj propraj verkoj. Lia Simfonio n-ro 7 estis verkita por Londono. Vizitante Rusion en marto 1890, li reĝisoris koncertojn de sia propra muziko en Moskvo kaj Sankt-Peterburgo.[3] En 1891 Dvořák estis nomumita kiel profesoro en la Praga konservatorio. En 1890–91, li verkis sian Pianotrion numero 4a, unu el liaj plej sukcesaj pecoj de ĉambra muziko. En 1892, Dvořák translokiĝis al Usono kaj iĝis la direktoro de la Nacia Konservatorio de Muziko de Ameriko (Usono) en Novjorko. En Usono, Dvořák verkis siajn du plej sukcesajn orkestrajn verkojn: nome la Simfonio El la Nova Mondo, kiu etendis sian reputacion tutmonde,[4] kaj lia Konĉerto por Violonĉelo, unu el la plej bone konsideritaj el ĉiuj konĉertoj por violonĉelo. Li verkis sian plej aprezatan pecon de ĉambra muziko, nome la Kordokvarteto No. 12a, en tiu epoko. Sed malfaciloj en la pago de lia salajro, kun pliiĝanta agnosko en Eŭropo kaj eksufero pro nostalgio, kondukis lin al abandono de Usono kaj reveno al Bohemio en 1895.
Granda internacia fameco, kiun li ĝuis jam dum sia vivo, kontribuis al kresko de prestiĝo de la ĉeĥa kulturo kaj nacio. Per sia pedagogia agado en la nacia konservatorio en Novjorko de 1892 ĝis 1895 li influis ankaŭ la evoluon de la usona muziko.
Lia verkaro konsistas grandparte el instrumentaj komponaĵoj (simfoniaj, kameraj kaj solaj), sed same gravas ankaŭ liaj spiritaj verkoj, kantatoj kaj operoj. Tipaj trajtoj de la muziko de Dvořák estas riĉa kaj originala melodia inventemo, kiu ofte indikas je popolaj radikoj, elstara ritmo kaj koloreca instrumentado. Menciinde estas ankaŭ, ke la unua komponaĵo, kiu eksonis post alluniĝo en 1969, estis lia "Novmonda simfonio".