Antonio Abadía
From Wikipedia, the free encyclopedia
Antonio Abadía estis unu el ĉefaj reprezentantoj de la klasika muziko en Hispanujo, nome de la epoko de la Baroko; li estis kapelmajstro en 1780 de Medinaceli (Soria, Hispanujo). Post kelkaj malsukcesoj en Ávila kaj Pamplona, li enposteniĝis en la katedralo de Burgos klare venkinte super la aliaj kandidatoj nome Manuel Santotis, de Palencia, Tomás Esteban, de Burgos, kaj Manuel Álvarez, de Zaragoza. En tiu posteno li estis sukcedanto de Francisco Hernández Illana.
Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Antonio Abadía | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1699 (1699-11-30) en Zaragozo |
Morto | 27-an de oktobro 1791 (1791-10-27) (91-jaraĝa) en Burgoso |
Ŝtataneco | Hispanio |
Okupo | |
Okupo | komponisto |
Fermi
En 1782 ekmalsaniĝis kaj fine la 31an de oktobro 1791, la katedralaj protokoloj informas, ke la kapelmajstro estis mortinta.
Estas liaj verkoj en la arkivoj de la katedralo de Burgos, de la katedralo de Astorgo aŭ de la katedralo de Santo Domingo de la Calzada.