![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/ab/Museo_del_Bicentenario_-_Constituci%25C3%25B3n_de_la_Confederaci%25C3%25B3n_Argentina.jpg/640px-Museo_del_Bicentenario_-_Constituci%25C3%25B3n_de_la_Confederaci%25C3%25B3n_Argentina.jpg&w=640&q=50)
Konstitucio de la Argentina Nacio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Konstitucio de la Argentina Nacio aŭ en hispana Constitución de la Nación Argentina, kiu validas aktuale en la Argentina Respubliko, estis aprobita de konstitucifara asembleo en la urbo Santa Fe en 1853. Tiu Konstitucio estis reformita sep fojojn, el kiuj la lasta okazis en 1994.
Rapidaj faktoj Konstitucio de la Argentina Nacio, leĝo • konstitucio ...
Konstitucio de la Argentina Nacio | |
---|---|
![]() | |
leĝo • konstitucio | |
Aŭtoroj | |
Lingvoj | |
Eldonado | |
Loko | Santa Fe de la Vera Cruz |
Fermi
La celo de la Konstitucio de 1853 estis finigi la ciklon de la enlandaj militoj kaj meti la bazojn de la Nacia Organizado, celoj kiuj estis plenumitaj nur post kelkaj jardekoj. Antaŭ ties aprobo okazis kelkaj klopodoj (en 1819 kaj 1826) kiuj estis malakceptitaj pro diversaj tialoj.
La konstitucifara teksto enhavas enkondukon kaj du reguligaj partoj:
- Unua parto: Deklaroj, Rajtoj kaj Garantioj (art. 1-43).
- Dua parto: Aŭtoritatoj de la Nacio (art. 44-129).
Ankaŭ aliaj internaciaj traktatoj kaj deklaroj havas rangon de konstituciaj tekstoj.