Arkeologio

scienco pri estinta homa aktiveco / From Wikipedia, the free encyclopedia

Arĥeologioarkeologio (el la greka αρχαίος, malnova kaj λόγος, scienco, do scienco pri malnovaĵoj) tradicie estas parto de la historia scienco, kiu sin bazas sur homaj restaĵoj, enkadre de monumentoj kaj artoj de la antikva epoko. Laŭ alia vidpunkto, arĥeologio estas parto de antropologio, kiu studas restaĵojn de materia kulturo. En 1948, Walter Taylor deklaris ke arĥeologio ne apartenas al historio kaj eĉ ne al antropologio, sed estas memstara scienco. Hodiaŭ, tiuj tri vidpunktoj havas subtenantojn.

Arkeologia elfosado

Arĥeologio temas ekskluzive pri homoj, de la epoko de unuaj ŝtonaj iloj (antaŭ ĉirkaŭ 2,5 milionoj da jaroj) ĝis la moderna epoko. Nuance, paleontologio estas historia esploro rekte de animalaj (inkluzive homaj) kaj vegetalaj restaĵoj, rigardataj kiel kapablaj signi pri la pasinta praa vivo, dum arĥeologio okupiĝas pri faraĵoj. Ekzemple, arĥeologio esploras konstruaĵojn de la antikva homo, dum paleontologio homajn ostojn tie restintajn.

Tiu, kiu studas aŭ praktikas arĥeologion, estas arĥeologo.

Laŭmaterie, la informoj pri pasinteco povas esti la plej diversaj temoj – pri ekonomio, arto, civilizo, antropologio ktp. – per kiuj fariĝas la materia divido de la arĥeologio en plurajn apartajn dividojn, aŭ specojn.

Historio specife kiel scienco okupiĝas pri iu ajn pasinteco. Tamen semantike oni nomas historion striktasence nur tion, kio estas farata surbaze de dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komencis, nur ekde kiam aperis skribitaj informoj.

Laŭ la vidpunkto de la komenciĝo de la historia epoko, arĥeologio dividiĝas en prahistorian arĥeologion kaj historian arĥeologion. Tiu lasta miksiĝas ofte kun la historio en strikta senco, ĉar la arĥeologiaj restaĵoj informas pri la sama afero kiel la skribitaj dokumentoj, kaj kompletigas unu la alian.

Rozeta ŝtono

Foje arĥeologiaj informoj kontraŭdiras asertojn de la skribita historio; tiam ordinare devas esti preferataj la arĥeologiaj informoj. Pro tio pluraj informoj de la ŝemidaj rakontoj pri la unuaj tempoj de la homaro, antaŭe konsiderataj historiaj, estas nur reduktataj al mito. Foje nur arĥeologio ebligas aliron al nekonataj skribsistemoj aŭ al ilia kompreno (ekzemple la Rozeta ŝtono).

Kulture gravaj estis la arĥeologiaj malkovroj dum la 19-a jarcento en Mezopotamio de bibliotekoj, per kies briktabuletoj oni ricevis pli bonajn informojn pri la origino de la okcidentaj religiaj doktrinoj, kaj per kiuj oni povis taksi plurajn el antikvaj legendoj kaj rakontoj.

Ekde 1947 okazis gravaj malkovroj en Kumran, ĉe la Morta Maro, pri malnovaj skribaĵoj de la esenoj, kiuj jam antaŭe praktikis ritojn poste heredotajn al kristanoj.