Arkta klimato
From Wikipedia, the free encyclopedia
La klimato de Arkto estas karakterizita de longaj, malvarmaj vintroj kaj mallongaj, malvarmetaj someroj. Estas granda kvanto de variableco en klimato tra la Arkto, sed ĉiuj regionoj suferas ekstremojn de sunradiado kaj en somero kaj en vintro. Kelkaj partoj de Arkto estas kovritaj de glacio (flosglacio, glaĉera glacio, aŭ neĝo) la tutan jaron, kaj preskaŭ ĉiuj partoj de Arkto suferas longajn periodojn kun iu formo de glacio sur la surfaco. Averaĝaj temperaturoj de Januaro gamas el ĉirkaŭ −40 al 0 °C (−40 al +32 ℉), kaj vintraj temperaturoj povas fali sub −50 °C (−58 ℉) ĉe grandaj partoj de Arkto. Averaĝaj temperaturoj de Julio gamas el ĉirkaŭ −10 al +10 °C (14 to 50 ℉), kaj kelkajn terareojn foje superas 30 °C (86 ℉) en somero.
La Arkto konsistas el oceano kiu estas tre ĉirkaŭita de tero. Tiele, la klimato de multe el la Arkto estas moderata de la oceana akvo, kiu neniam povas havi temperaturon sub −2 °C (28 ℉). En vintro, tiu relative varmeta akvo, kvankam kovrita de la polusa flosglacio, malebligas ke la Nordan poluson estu la plej malvarma loko en la Norda Hemisfero (kiu estas male en la interno de Siberio), kaj estas ankaŭ parto de la tialo ke Antarkto estas multe pli malvarma ol Arkto.