Armena genocido
sistema murdo de armenoj en Otomana Imperio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Armena Genocido (armene Հայոց Ցեղասպանություն, Hajoc' Ceghaspanutjun', turke Ermeni Soykırımı), kelkfoje ankaŭ konata kiel armena holokaŭsto, Մեծ Եղեռն, granda hororo aŭ armena masakro, estis la perforta deportado kaj fina murdado [1] de nedeterminita nombro da armenoj, kalkulitaj proksimume je pli ol unu miliono kaj duono,[2] dum la regado de la Junaj Turkoj, en la Otomana Imperio, de 1915 ĝis 1917, dum la Unua Mondmilito.
Ĝi karakteriziĝis pro la brutaleco de la masakroj kaj la uzado de perfortaj marŝadoj je ekstremaj kondiĉoj kiuj celis malfortigi kaj konsekvence mortigi la armenojn. Aliaj etnoj krom la armenoj suferis la saman sorton dum tiu ĉi periodo, inter ili troviĝis la asirianoj kaj la grekoj de Pontuso. Kelkaj aŭtoroj konsideras ke tiuj agoj apartenis al la sama politiko pri neniigado de la armena popolo.
La tradicia dato pri ĝia ekiĝo estas memorata la 24-an de aprilo 1915, la sama tago kiel la otomanaj aŭtoritatoj arestis ĉ. 250 armenajn intelektulojn kiuj estis gvidantoj de la armena komunumo de Istanbulo. Poste la otomanaj militistoj forpelis la armenojn el iliaj hejmoj kaj devigis ilin marŝi centojn da kilometroj — laŭlonge de la dezerto de tio kio hodiaŭ estas Sirio — senigataj de nutraĵoj kaj akvo. La masakroj ne respektis la aĝon aŭ sekson de la viktimoj, kaj la perfortoj kaj aliaj seksaj aferoj estis oftaj. Kvankam la Respubliko Turkio, heredanto de la Otomana Imperio, ne neas ke la civilaj masakroj kontraŭ la armenoj vere ekzistis,[3] ĝi ne agnoskas ke ĝi estis genocido, ĝi oficiale konsideras ke tiuj masakroj ne estis la rezulto de amas-ekstermiga plano fare de la Otomana Imperio, sed ke ili okazis pro la interetnaj bataloj, la malsanoj kaj la malsatego dum la konfuza periodo de la Unua Mondmilito.[4] Malgraŭ tiu tezo, preskaŭ ĉiuj esploristoj — inkluzive de kelkaj turkoj — opinias ke la okazintaĵoj kongruas kun la nuna difinado de la vorto genocido.[5][6][7]
Ĝi estas ĝenerale konsiderata kiel la unua moderna genocido;[8] fakte, ĝi estas la dua kazo plej studata post la Holokaŭsto. Ĝis la nuna dato 22 sendependaj ŝtatoj oficiale agnoskis la armenan genocidon.[9]