Armenlingva Vikipedio
la enciklopedio Vikipedio en la armena lingvo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La armenlingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la armena lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon Վիքիպեդիա Ազատ հանրագիտարան [Wīkīpedyā Azat Hanragitaran] aŭ pli mallonge Վիքիպեդիա [Vīkīpedyā]. Formale komencita la 9-an de julio 2003, la projekto praktike vigliĝis nur ekde la jaro 2005. En oktobro 2013 ĝi havis iom pli ol 90 000 artikolojn, kaj - interalie helpe de granda publika kampanjo de marto 2014 varbanta redaktantojn por la projekto - atingis pli ol 120 000 artikolojn ĝis julio 2014. La 22-an de marto 2024 ĝi enhavas 306 888 artikolojn.
Rapidaj faktoj Statistikoj ...
Armenlingva Vikipedio | |
---|---|
Retadreso | hy.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | armena |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 22-a de marto 2024 | |
Artikolnombro | 306 888 |
Profundeco | 53.4 |
Paĝoj | 1 048 893 |
Redaktoj | 9 581 606 |
Uzantoj | 142 292 |
Aktivaj uzantoj | 710 |
Administrantoj | 10 |
Dosieroj | 12 087 |
Fermi