Arroyomolinos de León [Arrojomolinos] (Muelejoj el la rojo de Leono) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Onubo, regiono de Andaluzio.
Arroyomolinos de León | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Ŝtato | Hispanio | ||
Aŭtonoma Komunumo | Andaluzio | ||
Provinco | Provinco Onubo (Huelva) | ||
Poŝtkodo | 21280 | ||
Retpaĝaro | www.arroyomolinosdeleon.com | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 040 (2009) | ||
Loĝdenso | 11 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 0′ N, 6° 25′ U (mapo)38.00189885-6.4245562383 [+] | ||
Alto | 609 m [+] | ||
Areo | 87 km² (8 700 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Arroyomolinos de León [+] | |||
Loĝantoj
La censita populacio en 2009 estis 1040 loĝantoj. Anoj estas "arroyencos".
Situo
Arroyomolinos de León estas situa en la nordorienta parto de la provinco de Onubo en la komarko aŭ distrikto Sierra de Aracena, je altitudo de 609 m; je 172 km de Onubo, la provinca ĉefurbo. La montara areo de ties teritorio estas de 87 km². Ĝi limas norde kun Ekstremaduro. La geografiaj koordinatoj estas 38º 01' N, 6º 25' Ok.
Historio
En 1594 Arroyo molinos formis parton de la provinco Leono de la Ordeno de Santiago, kies kruco figuras en la dekstra parto de la blazono dum en la maldekstra figuras muelrado kaj ondo signife la rojajn muelejojn, kiuj nomigis la vilaĝon. En la epoko de la Ordeno de Santiago la vilaĝo enhavis 177 impostopagantojn vilaĝanojn.[1]
En 1833, post la provinca reformo, la vilaĝo jam ne formis parton de Ekstremaduro kiel ĝis tiam kaj ekapartenis al la provinco de Onubo.
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado. Rura turismo.
Vidindaĵoj
Bildaro
Notoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.