muzeo en Usono / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Arta Instituto de Ĉikago (angleArt Institute of ChicagoAIC) estas enciklopedia arta muzeo situanta ĉe la Ĉikaga Parko Grant. Ĝi enhavas kolekton de arto de Impresionismo kaj Post-impresionismo en sia konstanta kolekto. Ties enhavo inkludas ankaŭ montron de usona pentrarto, eŭropa pentrarto, eŭropa kaj amerika ornamarto, azia arto, moderna kaj nuntempa arto, kaj dezajno pri arkitekturo kaj industrio.
Rapidaj faktoj The Art Institute of ChicagoArt Institute of Chicago, Partoj ARTIC vd ...
Arta Instituto de Ĉikago
The Art Institute of Chicago Art Institute of Chicago
Ties historio datas el arta lernejo kaj galerio fondita en 1866, kaj situas ĉe 111 South Michigan Avenue en la Historia Distrikto Miĉigana Bulvardo. Ĝi asociiĝas kun la Lernejo de la Arta Instituto de Ĉikago, direktorita de Direktoro kaj Prezidanto Douglas Druick.[1] Ĝi estas la dua plej granda arta muzeo en Usono, post la Metropolita Muzeo de Arto de Novjorko.[2]