From Wikipedia, the free encyclopedia
Arutua estas atolo en la Tuamotua arkipelago en Franca Polinezio. Ĝi situas 40 km sudokcidenten de Rangiroa. La plej proksima tero estas Apataki atolo, nur 16 km orienten.
Arutua | ||
---|---|---|
atolo | ||
Akvejo | Pacifiko | |
Insularo | Tuamotuoj | |
Geografia situo | 15° 15′ S, 146° 37′ U (mapo)-15.245277777778-146.61194444444 | |
Longo | 31 km | |
Larĝo | 24 km | |
Areo | 15 km² | |
Loĝantaro | 680 (2012) 45 loĝ./km² | |
Ĉefa loko | Avatoru | |
Arutua atolo krude havas kvinlateran formon. Longo 31 km, larĝo 24 km. La laguna areo estas 484 km² kaj la terareo 15 km². La laguno estas vasta kaj profunda kaj havas unu ŝipvetureblan pasejon. En 2012 Arutua havis populacion de 680 loĝantoj. La ĉefvilaĝo estas Rautini. Estas eta flughaveno apud Arutua kiu malfermiĝis en 1984.
Geografie Arutua apartenas al la Palliser insuloj (Îles Palliser) subgrupo de la Tuamotuoj.
La unua registrita eŭropano kiu vizitis la atolon estis Jacob Roggeveen en 1722. La brita maristo Frederick Beechey venis al Arutua en 1826. Li nomis ĝin "Cockburn Island".
La atolo estas la ĉefloko de la komunumo Arutua, kiu konsistas el Arutua, Apataki kaj Kaukura.
Insulo | Populacio (2012 censo) | Areo (km²) | Areo de laguno (km²) | Poŝtkodo |
---|---|---|---|---|
Apataki | 350 | 20 | 706 | - |
Arutua | 680 | 15 | 484 | - |
Kaukura | 475 | 11 | 434 | - |
Sumo | 1505 | 46 | 1624 | - |
Tabelo 1. Nuna populacio.
Insulo | 2007 | 2012 |
---|---|---|
Apataki | 495 | 350 |
Arutua | 725 | 680 |
Kaukura | 541 | 475 |
Sumo | 1761 | 1505 |
Tabelo 2. Populacio de 2007 ĝis 2012.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.