Aryabhata
From Wikipedia, the free encyclopedia
Arĝabato aŭ Aryabhata (sanskrite आर्यभट, laŭ IAST: Āryabhaṭa) aŭ Aryabhata la 1-a[1][2] (476–550 p.K.)[3][4] estis la unua el la ĉefaj matematikistoj kaj astronomoj el la klasika epoko de la hindia matematiko kaj de la hindia astronomio. Liaj verkoj estas la Āryabhaṭīya (499, kiam li estis 23-jaraĝa)[5] kaj la Arya-siddhanta.
Aryabhata | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | आर्यभट |
Naskiĝo | 30-an de novembro 475 (0475-11-30) en Pataliputra, Gupta imperio |
Morto | 1-an de januaro 550 (0550-01-01) (74-jaraĝa) en Pataliputra, Gupta imperio |
Okupo | |
Okupo | astronomo • matematikisto • astrologo |
Verkoj | Āryabhaṭīya Arya Siddhanta Āryabhaṭa numeration Āryabhaṭa's sine table |
Pro sia eksplicita mencio de la relativeco de movo, li estas kvualifikita ankaŭ kiel frua fizikisto.[6]
Aryabhata estas la aŭtoro de kelkaj traktaĵoj pri matematiko kaj astronomio, kelkaj el kiuj perdiĝis. Lia ĉefa verko, Aryabhatiya, nome kompendio de matematiko kaj astronomio, estis etende referencita en la hindia matematika verkaro kaj survivis ĝis la moderna epoko. La matematika parto de Aryabhatiya inkludas enkavon de aritmetiko, algebro, ebena kaj sfera trigonometrio. Ĝi inkludas enkavon ankaŭ de ĉenaj frakcioj, kvadrataj ekvacioj, serioj de sumoj de potencoj kaj tabelon de sinusoj.