From Wikipedia, the free encyclopedia
Asfalto estas grupo de rokenrolo hispana fondita en 1972 kaj fame ĉefe dum la 1980-aj jaroj, kvankam ankoraŭ dum la komenco de la 20-a jarcento registras muzikon kaj koncertas.
La historio de la grupo komencas en Madrido kiam la grupo "Tickets" ŝanĝis sian nomon kontraŭ tiu de Asfalto en 1972. Publikigis paron de unuopaĵoj, sed ili ne sukcesis havi stabilan membraron ĝis 1975, kiam grupiĝis José Luis Jiménez (basgitaro kaj voĉo), Julio Castejón (gitaro kaj voĉo), Enrique Cajide (drumoj) kaj Lele Laina (gitaro kaj voĉo).
Jam en 1977 la grupo estis dungata de la muzikeldonejo Zafiro por inaŭguri ĝian novan markon "Chapa Discos", estrataj de Vicente Romero "Mariscal".
Venontjare en 1978 aperis la unua disko, titole Asfalto, kiu ne kontentigos kaj separigos ilin. La disko estas plena de klasikoj kiaj "Capitán Trueno" (eble la plej fama el la grupo), "Días de escuela" aŭ "Rocinante". José Luis Jiménez kaj Lele Laina abandonis la grupon por krei la grupon Topo. Julio kaj Enrique pluis en Asfalto kaj krome eniris Jorge García Banegas (klavaro) kaj José Ramón Pérez (basgitaro).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.