Asocio de Sovetiaj Esperantistoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Asocio de Sovetiaj Esperantistoj (ASE) estis la unua postmilita oficiala tutlanda Esperanto-organizaĵo en Sovetunio, kiu funkciis ekde 1979 ĝis 1989 sub gvido de senŝanĝa prezidanto profesoro pri lingvoscienco Magomet Isajev.
En Moskvo (adreso: strato Vozdviĵenka, domo 14) troviĝas Rusia Centro de Internacia Scienca kaj Kultura Kunlaboro. Tio estas la nova nomo por la eksa Unio de sovetiaj amikec-asocioj kun eksterlandoj (konata sub la rusa mallongigo SSOD), en kies kadro en 1962 estis kreita Esperanto-komisiono, frukto de la Ĥruŝĉova degelo. La ĉefaj direktoj de ĝia laboro estis turistaj grupoj kaj kelkpersonaj delegacioj al Universalaj Kongresoj de Esperanto (unuafoje en 1963, Sofio), soci-politikaj kaj beletraj libretoj kaj almanakoj Por la paco, Esperanto-suplementoj al la gazeto Moscow News. Sed la komisiono estis malproksima de la esperantistaro, ne interesiĝis pri ĝiaj zorgoj kaj bezonoj.
SEJM plurfoje faris provojn oficialigi la movadon, sed ne trovis komprenon "supre"; ankaŭ SSOD tion kontraŭis. Sed kiam la agado de esperantistoj iĝis videbla, la ŝtata estraro decidis oficialigi la movadon por pli efika cenzuro. Rezulte, Centra Komitato de Komunista partio komisiis al SSOD, Komsomolo kaj Profesiaj Sindikatoj fondi Asocion de Sovetiaj Esperantistoj (ASE), iom helpi ĝin, sed precipe kontroli.
La 14-an de marto 1979 en la luksa palaco "Domo de Amikeco kun Alilandaj Popoloj" (Moskvo, strato Vozdviĵenka, domo 16) okazis fonda konferenco de ASE, kie estis donitaj grandaj promesoj. Tamen reale ĉio estis tute modesta: la eldona agado de SSOD ĉesis, turistaj grupoj kaj eĉ delegacioj al Universalaj Kongresoj ekde 1984 ne plu estis sendataj (krom en 1987), la interkonsentita aliĝo al UEA ne okazis, la deklarita jura memstareco de ASE restis surpapera, la enlandaj bezonoj de esperantistoj estis malatentataj. La sola presorgano de ASE - Informa bulteno de Asocio de Sovetiaj Esperantistoj sub redakto de Nikolao Zubkov - ankaŭ aperadis kun malfruo. Komsomolo kaj sindikatoj tuj deflankiĝis, sed SSOD penis gvidi la esperantistojn per sia kutima komanda-burokratisma stilo. Anstataŭ zorgi pri amikeco kaj kulturaj ligoj helpe de Esperanto, ĝi serĉis "politike nematurajn personojn" enlande kaj "ideologian sabotadon" eksterlande. Ĝi penis enigi en la turistajn grupojn al Esperanto-kongresoj precipe membrojn de KPSU kaj komsomolanojn. Al tio aldoniĝis nekompetenteco kaj eĉ kontraŭesperantistaj agoj de la altrudataj respondecaj sekretarioj de ASE. Multaj demokratiemaj esperantistoj estis malkontentaj pri agado de ASE.
Dum la perestrojko, kiam ŝanĝiĝis la politika reĝimo, la 24-an de januaro 1989 tutlanda konferenco de esperantistoj decidis pri malfondo de ASE kaj rekreo de la nova organizaĵo, kiu estis nomata SEU laŭ la estinta Sovetrespublikara Esperantista Unio.