From Wikipedia, the free encyclopedia
La Asuana Malalta Baraĵo aŭ Asuana Malnova Baraĵo estas gravita masonaĵa kontraŭforta akvobaraĵo sur la rivero Nilo in Asuano, Egipto. Tiu akvobaraĵo estis konstruita ĉe la iama unua akvofalo de Nilo, kaj estas situa ĉirkaŭ je 1000 km supre en la rivero kaj je 690 km (laŭ rekta distanco) sudoriente de Kairo. Kiam oni ekkonstruis inter 1899 kaj 1902, nenio tia estis iam intencita;[1] finkonstruita, ĝi estis la plej granda masonaĵa akvobaraĵo en la mondo.[2] Tiu akvobaraĵo estis desegnita por havigi stokadon de ĉiujara inundakvo kaj pligrandigi la fluaĵon de seka sezono por subteni pli grandan irigacian disvolvigon[3] kaj populacikreskon en la malsupra Nilo. Tiu akvobaraĵo, originale limigita en alto pro konservaj aferoj, funkciis kiel desegnita, sed havigis maltaŭgajn stokokapablojn por la planita disvolvigo kaj estis levita dufoje, inter 1907–1912 kaj denone en 1929–1933. Tiuj altoj ankoraŭ ne plenumis irigaciajn postulojn kaj en 1946 ĝi estis preskaŭ super-altigita kiel klopodo por maksimumi ties uj-alton. Tio kondukis al esplorado kaj konstruo de la Asuana Alta Baraĵo 6 km supre.[4]
Asuana Malalta Baraĵo | |||
---|---|---|---|
gravita akvobaraĵo hidroelektra centralo akvobaraĵo | |||
Estiĝo | 1902 | ||
Lando | Egiptio vd | ||
Situo | Provinco Asuano | ||
Situo | |||
Geografia situo | 24° 2′ 2″ N, 32° 51′ 57″ O (mapo)24.033932.8658 | ||
| |||
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.