Atako al Muzeo de Bardo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Je la 18-a de marto 2015, tri teroristoj en militaj uniformoj atakis la nacian Bardo-muzeon en Tunizo, ĉefurbo de Tunizio, kaj prenis ostaĝojn.[1] 21 homoj, plejparte eŭropaj turistoj, mortis ĉe la scenejo, tiel 13 mortis en la konstruaĵo kaj 8 ekstere; plia viktimo mortis dek tagojn poste. Laŭ turista agentejo pli ol 12 malaperis. Ankaŭ pli ol 50 aliaj estis vunditaj.[2][3][4] Du el la armitoj, tuniziaj civitanoj, Yassine Labidi kaj Scii Khachnaoui, estis mortigitaj de polico, dum la tria atakanto estas nuntempe for.[5] Polico traktis la okazaĵon kiel teroristan atakon.[6][7] Tio estas ĝis nun la plej mortiga terorista atako en la tunizia historio.
La Islama Ŝtato de Irako kaj Sirio (ISIS) pretendis sin responso pri la atako, kaj minacis fari pliajn atakojn.[8] Tamen, la tunizia registaro kulpigis lokan grupon de Al-Kaida en islama Magrebo, nomatan la Okba-Ibn-Nafaa Brigado, por la atako. Polica surprizatako mortigis 9 membrojn el ĝi je la 28-a de marto.[9]