Atenco de Sarajevo
sukcesa atenco de Francisko Ferdinando, kronprinco de Aŭstrio-Hungario, en 1914 en Sarajevo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La atenco kontraŭ Franz Ferdinand de Aŭstrio-Este, arkiduko kaj sekvanto de aŭstria-hungara trono, aŭ atenco de Sarajevo okazis la 28-an de junio 1914 en Sarajevo, la ĉefurbo de Bosnio kaj Hercegovino. Dum soldata parado la arkiduko Franz Ferdinand estis atakita de grupo de ses atencantoj, kies gvidanto estis Danilo Ilić. Franz Ferdinand kaj lia edzino, Žofie Chotková, estis post bombatako kontraŭ la kolono de aŭtomobiloj pafmortigitaj de la serba separatisto Gavrilo Princip.
Atenco kontraŭ arkiduko Franz Ferdinand | |
---|---|
Aresto de Gavrilo Princip | |
Historia periodo: | Antaŭvespero de la unua mondmilito |
Celo: | Franz Ferdinand de Aŭstrio-Este |
Sekvoj: | Eksplodo de la unua mondmilito; morto de Franz Ferdinand, lia edzino Žofie el Hohenberg kaj vundigoj de pluaj personoj |
Dato: | 28-an de junio 1914 |
Loko: | Sarajevo, Bosnio kaj Hercegovino Aŭstrio-Hungario |
Atencanto: | Gavrilo Princip |
Uzita armilo: | Browning M 1910 (duonaŭtomato) |
Puno de atencanto: | 20 jaroj senkondiĉe † 28-an de aprilo 1918, Terezín |
Kazo hodiaŭ: | solvita |
Ĉepinte de la atenco staris Dragutin Dimitrijević, la komandanto de serba soldata esplortrupo, lia dekstra mano, majoro Vojislav Tankosić kaj la spiono Rade Malobabić. Majoro Tankosić zorgis pri ekzercado kaj armilekipo de la atencontoj ebligante al ili aliron al la sama sekreta subtera fervojo, per kiu Rade Malobabić kontrabandis armilojn al la teritorio de Aŭstrio-Hungario.
La atencintoj, la ĉefaj membroj de la subtera fervojo kaj la serbaj soldatoj respondecaj pri la organizo de la atenco, estis poste malliberigitaj, juĝitaj kaj punitaj. La krimuloj malliberigitaj sur la teritorio de Bosnio estis juĝitaj en Sarajevo en oktobro de 1914, la ceteraj agintoj inter la jaroj 1916 kaj 1917 antaŭ duonleĝa juĝistaro en la greka Tesaloniko okupata de francoj.
La atenco en Sarajevo, kiu estis krimita kontraŭ la sukcedonto de la aŭstria-hungara trono, estis preteksto por proklamo de milito al Serbio elflanke de Aŭstrio-Hungario kaj ĝi estas konsiderata kiel unu el la kaŭzoj de la unua mondmilito.