Atoma bombado de Hiroŝima kaj Nagasaki
atombombado de la du urboj Hiroŝimo kaj Nagasako en Japanio je 1945 far Usono dum la Dua Mondmilito / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Atombombadoj de Hiroŝimo kaj Nagasako estis nukleaj atakoj sur la Japana Imperio dum la Dua Mondmilito. Dum la fina stadio de la Dua Mondmilito, Usono eksplodigis du atomarmilojn sur la japanaj urboj Hiroŝima kaj Nagasako la 6-an kaj la 9-an de aŭgusto 1945[1], respektive. Usono faligis la bombojn post ĝi atingis interkonsenton kun Unuiĝinta Reĝlando, kiel postulita de la Interkonsento de Kebekio. La du bomboj mortigis 129,000–226,000 personojn, el kiuj plejmultaj estis civitanoj. Unualoke oni volis ĵeti atombombon sur Kokura (小 倉 市, Kokura-shi)[2]. anstataŭe sur Nagasako, sed estis tro nuba super la urbo Kokura tiun tagon.
Oni proponas alinomi la artikolon «Atoma bombado de Hiroŝima kaj Nagasaki» al «Atombombado de Hiroŝimo kaj Nagasako». Se vi konsentas aŭ kontraŭas la proponon, bonvolu skribi viajn argumentojn ĉe Vikipedio:Alinomendaj artikoloj. |
Japanio anoncis sian kapitulacion al la aliancanoj la 15-an de aŭgusto 1945, ses tagojn post la bombado de Nagasako kaj la sovetunia militdeklaro. La 2-an de Septembro, la japana registaro subskribis la kapitulacion, kio efektive finigis la Duan Mondmiliton. La etika kaj jura justigo por la bombado estas ankoraŭ debatita ĝisnune.