From Wikipedia, the free encyclopedia
La Atomkatastrofo de Fukuŝima-Dajiĉi (福島第一原子力発電所事故 Fukuŝima-Dajiĉi ( prononco) genŝirĝoku hacudenŝo ĝiko?) estis atomkatastrofo en la Nuklea centralo Fukuŝima 1 en Okuma, Gubernio Fukuŝima, komencinta ĉefe de la cunamo post la Tertremo de Tōhoku de la 11a de Marto 2011.[1] Tuj post la tertremo, la funkciantaj reaktoroj aŭtomate ĉesigis siajn procezojn de fisio. Tamen, la cunamo malfunkciigis la urĝajn krizajn generatorojn kiuj devis havigi energion por kontroli kaj funkciigi la pumpilojn necesajn por malvarmigi la reaktorojn. La nesufiĉa malvarmigo kondukis al tri atomfandoj, al hidrogen-aeraj eksplodoj, kaj al liberigo de radioaktiva materialo en la Unuoj 1a, 2a kaj 3a el la 12a al la 15a de Marto. Perdoj de malvarmigo tuŝis ankaŭ la ĵus ŝarĝita atoma akvujo de la Reaktoro 4, kiu pliiĝis en temperaturo la 15an de Marto pro la elatoma varmo el la ĵus aldonita atoma brulaĵo sed ĝi ne bolis ĝis ekspono.[2]
Atomkatastrofo de Fukuŝima-Dajiĉi | ||
---|---|---|
atomkerna katastrofo [+] | ||
Koordinatoj | 37° 25′ 17″ N, 141° 1′ 57″ O (mapo)37.421388888889141.0325 | |
Vikimedia Komunejo: Fukushima I accidents [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Oni enkalkulis ĉirkaŭ 1,600 mortojn pro malrapido aŭ malakurateco en la evakuado.[3][4]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.