From Wikipedia, the free encyclopedia
Avataro en komputila senco estas artefarita personaĵo aŭ rolaĵo de vera persono en virtuala realeco, ekzemple en videoludo.
La vorto devenas el la sanskrita lingvo. Avataro - अवतार, avatāra - tie signifas "malsupreniĝo", vorto per kiu hinduismo signas la sinsekvajn enkorpiĝojn de la dio Viŝnuo venanta por helpi al la homaro.
Avataroj ekzemple montriĝas en formo de foto, komputila bildeto aŭ kiel tridimensia figuro de homo aŭ de alia estaĵo. En interretaj forumoj kaj sociaj retoj la bilda rekonilo de uzanto same nomatas "avataro", simile al tridimensia figuro en virtuala mondo. Ofte la registritaj uzantoj de reta forumo havas la eblon alŝuti personan bildon aŭ elektti ĝin el listo, kaj tiu bildo poste reprezentas ilin kaj montratas apud iliaj notoj en la forumo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.