Ibn Ruŝd
andaluzia araba filozofo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ibn Ruŝd aŭ Ebne Roŝd (arabe: ابن رشد, latine: Averroes, esperante Averoeso[1], plennome Abu al-Walid Muhammad ibn Ahmad ibn Muhammad ibn Ahmad ibn Ruŝd (محمد بن احمد بن محمد بن احمد بن رشد, naskita en 1126 en Kordovo kaj mortinta la 10-an de decembro de 1198, en Marakeŝo), estis andalusa-araba filozofo, matematikisto, juristo[2], kuracisto kaj arabalingva verkisto, samkiel kortega kuracisto de la berbera dinastio de la Almohadoj de Maroko.
Ibn Ruŝd Averroës | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
ابن رُشد | ||
Naskonomo | أبو الوليد محمد بن أحمد بن محمد بن رشد | |
Naskiĝo | 14-an de aprilo 1126 (1126-04-14) en Kordovo, Almoravidoj | |
Morto | 10-an de decembro 1198 (1198-12-10) (72-jaraĝa) en Marakeŝo, Almohadoj | |
Religio | islamo vd | |
Lingvoj | araba vd | |
Familio | ||
Parencoj | Abu-'l-Walīd Muḥammad Ibn-Aḥmad Ibn-Rušd vd | |
Profesio | ||
Okupo | filozofo • kuracisto • astronomo • juĝisto • instruisto • verkisto vd | |
Laborkampo | Islama filozofio • astronomio • aqidah • fikho • medicino • lingvoscienco • matematiko • Kalam • geografio vd | |
Verkado | ||
Verkoj | La Nekohereco de la Nekohereco ❦ On the Harmony of Religions and Philosophy ❦ Bidayat al-Mujtahid ❦ Colliget vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Averoeso estas ofte citita en polemikoj rilate al la kulturaj interŝanĝoj inter la islamo kaj la kristanismo, kaj de la rilato kiun la religio tenas kun la racio. Iuj konsideras lin subtenanto de teokratio, dum kontraŭuloj al tiu opinio igas lin filozofo kiu rekomendas la uzon de la racio kaj de la toleremo, reprezentanto de la araba filozofia skolo Lumoj.[3]
En Eŭropo kaj Okcidento ĝenerale li estas pli konata per la latinigitaj formoj Averroes, Averroès, Averroës aŭ Averrhoës. En Eŭropo li estas ĉefe konata pro la fakto ke li estis la unua kiu disvastigis la filozofion de Artistolo en Eŭropo. Iuj priskribis lin kiel la fondinto de laika penso[4] en okcidenta Eŭropo kaj kiel "unu el la spiritaj patroj de Eŭropo"[5].
Li estas konsiderata, kune kun lia antaŭulo Aviceno, kiel la plej influa islama filozofo de la mezepoko[2][6][7] en la araba mondo. Li vivis en la politika-religia kunteksto de Al-Andalus (islama Hispanio).
Li estis unu el plej elstaraj kaj influaj islamaj konantoj de la greka filozofo Aristotelo. Ibn Ruŝd ligis filozofion kun religio, kaj pro tio oni proklamis lin nekredulo.