Aĥilo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Aĥilo – helene Ἀχιλλεύς – estas en la helena mitologio la filo de Peleo kaj la oceana nimfo Tetiso, kaj patro de Pirro aŭ Pirho.
Rapidaj faktoj rolulo de helena mitologio, Verko ...
Aĥilo | |
---|---|
rolulo de helena mitologio | |
Verko | Iliado La Dia komedio Hades |
Informoj | |
Sekso | vira |
Religio | religio en Antikva Grekio |
Mortigita de | Pariso |
Patro | Peleo |
Patrino | Tetiso |
Edzo/Edzino | Deidamio • Helena de Trojo |
Kunulo | Patroklo • Diomede • Pentesileja • Brizeis • Helena de Trojo |
Infanoj | Euphorion • Neoptolemo |
Malamikoj | Hektoro |
Fermi
Estante filo de senmorta patrino kaj homa patro li estis morteca, sed Tetiso igis lin nevundebla trempante lin en Stikson. La loko en lia kalkano, kie ŝi tenis lin, restis seka kaj tial lia sola vundebla punkto. La nomo de lia kaleŝveturigisto estis Automedon.