Aŝkenazoj
juda diasporo de Centra Eŭropo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La aŝkenazoj (hebree: אשכנזים - Aŝkenazim) estas juda subetno, kiu formiĝis en la Sankta Romia Imperio, en la centra kaj norda Eŭropo, fine de la 1-a jarmilo. La hejma lingvo de la aŝkenazoj estis jido (jide: ייִדיש [jidiŝ], t.e. juda). La hebrean ili uzis nur kiel sanktan lingvon (loŝen kodeŝ) ĝis ties reviviĝo, malkiel sefardoj kaj egiptaj judoj, kiuj verkis poezion kaj aliajn verkojn en ĝi.[1]
Aŝkenazoj (יהודי אשכנז Jehudej Aŝkenaz) | |||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
etno | |||||||||||||||||||||||||||
judoj | |||||||||||||||||||||||||||
judoj | |||||||||||||||||||||||||||
Suma populacio | |||||||||||||||||||||||||||
8 - 11,2 milionoj (takso) | |||||||||||||||||||||||||||
Ŝtatoj kun signifa populacio | |||||||||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||||||||
Lingvo(j) | |||||||||||||||||||||||||||
Historie: la jido Nuntempe: angla, hebrea, rusa | |||||||||||||||||||||||||||
Religio | |||||||||||||||||||||||||||
judismo | |||||||||||||||||||||||||||
Parencoj | |||||||||||||||||||||||||||
Frua aŝkenazo, eminenta por la tuta judaro, estas Salomon ben Isaak (Raŝi), franca ĉefrabeno, kiu verkis elstaran komentarion pri Tanaĥo kaj Talmudo. Ekde la fino de la 11-a jc sekve de malsato kaj persekutoj (rilataj al la krucmilitoj) multaj aŝkenazoj migris en Pollandon.
La aŝkenazoj nombras ĉirkaŭ 8 milionojn. Genetikaj esploroj pri aŝkenazoj—esplorante iliajn prapatrajn kaj prapatrinajn liniojn—sugestas dominantan kvanton da kuna mez-orienta deveno, komplementata diversgrade per eŭropa miksiĝo en la prapatrina linio. Tiuj studoj atingis diverĝajn konkludojn laŭ la grado kaj fontoj de la eŭropa deveno, kaj ĝenerale koncentriĝas sur la kvanto de la eŭropa genetika origino, observata en la aŝkenazaj prapatrinaj linioj.[2]
Aŝkenazoj estas populare kontrastataj kun sefardoj kaj mizraĥoj, kvankam ĉi lasta estas konstruaĵo de Israelo el la 20-a jarcento, formata el antaŭe diversaj mez-orientaj kaj nord-afrikaj komunumoj.