Aŭskultumado
From Wikipedia, the free encyclopedia
Aŭskultumado estas parto de klinika ekzameno, kiu konsistas el aŭskulto, helpe de stetoskopo (pera aŭskultumado), aŭ simple per orelo metita kontraŭ la torako de la malsanulo (rekta aŭskultumado), de la diversaj bruoj farataj per la organoj de la homa korpo, aparte tiuj farataj per la koro, la pulmoj, la digesta sistemo, la karotidoj kaj la femuraj arterioj. Tiu metodo de medicina diagnozo estis inventita de René Laennec en 1816.
Kelkfoje la termino aŭskultumado estas erare uzata por priskribi klinikan ekzamenon.