Aŭstria Laborista Ligo Esperantista
From Wikipedia, the free encyclopedia
Laŭ artikolo de J. F. J. en "La Socialisto" (1927, p. 23) la laborista movado en Vieno naskiĝis en 1912, kiam oni fondis Boheman Esperanto-Societon Frateco', kiu konsistis nur el laboristoj kaj preskaŭ ĉiu membro apartenis al alia nacio. En aliaj partoj de la nuna Aŭstrio antaŭ la unua mondmilito montriĝis nur etaj signoj de aparta laborista Esperanto-movado. Post la milito la plifortiĝo de la socialdemokratio en Aŭstrio, kaj ĉefe en Vieno, kie du trionoj de la loĝantaro estis socialistoj, multe favoris la disvastiĝon de Esperanto. Kvankam ne ĉiuj gvidantoj de tiu partio konsideris Esperanton grava socia faktoro, tamen ĝi havis vastan terenon en la laboristaj medioj, kaj por parto de la sukcesoj oficialaj aŭ duonoficialaj oni ŝuldas al socialista influo.
Aŭstria Laborista Ligo Esperantista | ||
---|---|---|
Bohema Esperanto-Societo 'Frateco' | ||
ne-registara organizaĵo • landa asocio de UEA • esperanto-organizaĵo | ||
Komenco | 1912 vd | |
Lando(j) | Aŭstrio vd | |
Sidejo | Vieno | |