Belartaj Konkursoj de UEA
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Belartaj Konkursoj de UEA okazas ĉiujare kun limdato je la 31-a de marto kaj la rezultoj anoncitaj en la Universala Kongreso. Nuntempaj branĉoj estas poezio, prozo, eseo, teatraĵo, mikronovelo, kantoteksto, infanlibro de la jaro, plus la subbranĉo monologo aŭ skeĉo. La Konkursoj estis lanĉitaj en 1950 laŭ iniciato de Reto Rossetti sub aŭspicio de UEA. La konkursoj havas la celon evoluigi la artojn en kaj pere de la internacia lingvo.
- «BK» alidirektas ĉi tien. Por aliaj uzoj, vidu la paĝon BK (apartigilo).
Rapidaj faktoj honorigo, Organizanto ...
Belartaj Konkursoj de UEA | ||
honorigo | ||
---|---|---|
Organizanto | Universala Esperanto-Asocio | |
Fermi
Inter la du mondmilitoj ekzistis simila konkurso nomata Internaciaj Floraj Ludoj.