From Wikipedia, the free encyclopedia
Baĥĉisaraja distrikto (ruse Бахчисарайский район, ukraine Бахчисарайський район, krime-tatare Bağçasaray rayonı) estas unu el la administraj partoj de Aŭtonoma Respubliko Krimeo. La distrikto troviĝas en la sudokcidenta parto de la Krimea duoninsulo. La administra centro de la distrikto estas la urbo Baĥĉisarajo. La distrikto estas grava agrikultura teritorio kaj populara turisma loko.
Baĥĉisaraja distrikto | |||||
---|---|---|---|---|---|
Distrikto | |||||
Flago | Blazono | ||||
| |||||
| |||||
Lando | Aŭtonoma Respubliko Krimeo | ||||
Ĉefurbo | Baĥĉisarajo | ||||
- koordinatoj | 45° N, 34° O (mapo)44.72833933.945768 | ||||
Akvokolektejo | 1 589 km² (158 900 ha) [+] | ||||
Areo | 1 589 km² (158 900 ha) [+] | ||||
Loĝantaro | 46 888 [+] (1939) | ||||
Denseco | 29,51 loĝ./km² [+] [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00, UTC+03:00 [+] | ||||
Baĥĉisaraja distrikto | |||||
Vikimedia Komunejo: Bakhchysarai Raion [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
Baĥĉisaraja distrikto | |
---|---|
ruse Бахчисарайский район ukraine Бахчисарайський район krime-tatare Bağçasaray rayonı | |
raion of Ukraine • municipa distrikto • raion of Crimea • distrikto (rajon) de Sovetunio | |
La centro: | Baĥĉisarajo |
Areo: | 1589 km2 |
Loĝantaro: | 92 542 homoj (laŭ la jaro 2001) |
Loĝ-denso: | 58,24 hom/km2 |
Telefon-kodo: | +380-6554 |
En la distrikto estas: — Urboj — Urbotipaj loĝlokoj — Vilaĝoj — Loĝloketoj |
1 3 79 2 |
Oficiala paĝaro nekonata | |
La pli granda parto de la distrikto estas okupita de Krimea montaro; nur la plej okcidenta parto, kie la distrikto tuŝas la Nigran maron, estas ebena. La diferencoj inter la altoj en la distrikto atingas 1000 metrojn.
La klimato estas sekeca, varma; la plej granda kvanto de hidrometeoj falas vintre kaj aŭtune.
La riveroj de la distrikto ne estas grandaj absolute, sed tamen estas relative multakvaj kompare al la aliaj riveroj de Krimeo. Inter la plej grandaj eblas mencii la riverojn Almo, Kaĉo, Belbeko, la Nigra. En la distrikto estas kelkaj akvorezervujoj.
En la distrikto troviĝas parto de la Krimea montara rezervejo, kelkaj aparte gardataj teritorioj (la Granda kanjono de Krimeo kaj Kaĉa kanjono) kaj multaj natur-monumentoj.
La ĉefa branĉo de la ekonomio estas agrikulturo: en la distrikto estas tre evoluigita hortikulturo (pomarboj, pirarboj, ĉerizarboj, persikarboj, abrikotarboj) kaj vinber-kultivado. Aparte signifa estas kultivado de esenc-portaj plantoj (lavendo, salvio, rozujo k. a.). La ĉefaj specoj de bestobredado estas porkobredado, ŝafobredado kaj abelbredado.
En la distrikto estas ankaŭ kelkaj grandaj industriaj entreprenoj: uzino de konstru-materialoj, kelkaj konservaĵ-fabrikoj; en la distrikto okazas minado de konstru-materialoj.
Tra la distrikto pasas la fervojo Simferopolo-Baĥĉisarajo-Sebastopolo. Multas la aŭtovojoj; per la busa trafiko la distrikto estas ligita al ĉiuj aliaj partoj de Krimeo. Flughavenoj kaj mar-havenoj mankas.
En la distrikto estas multaj mez-lernejoj, faka lernejo kaj teknika lernejo. En la loĝloko Nauĉno troviĝas Krimea astrofizika observatorio (apartenanta al Ukrainia Nacia Akademio de Sciencoj). Aldone en la distrikto troviĝas kelkaj turismaj bazoj.
La plej popularaj historiaj vidindaĵoj estas:
Krome, oni povas mencii la plej grandan naturan vidindaĵon de la distrikto — la Grandan kanjonon de Krimeo.
En la Baĥĉisaraja distrikto estas unu urbo (Baĥĉisarajo), 3 urbotipaj loĝlokoj (Kujbiŝevo, Nauĉno kaj Poŝtovo) kaj 81 vilaĝ(et)oj. Ĉiuj ĉi loĝlokoj estas unuigitaj en 1 urban municipon (kiu inkluzivas la urbon Baĥĉisarajo kaj la loĝlokon Nauĉno) kaj 17 komunumojn.
Sube estas prezentita la listo de la komunumoj kaj de la loĝlokoj de la distrikto; nur la nomoj de la loĝlokoj, kiuj estas la centro de la koncerna komunumo estas esperantigitaj, la restaj nomoj ne estas esperantigitaj. Parenteze estas prezentitaj la historiaj krime-tataraj nomoj de la vilaĝoj, kiuj estis alinomitaj en la jaroj 1945-49 post ekzilo de la krime-tatara popolo el Krimeo.
Oni rimarku ankaŭ, ke la loĝlokoj Staroselje (Salaĉik) kaj Podgornoje (Eski-Jurt), kiuj antaŭe estis apartaj loĝlokoj, nun estas konsiderataj kiel partoj de Baĥĉisarajo.
La loĝlokoj de la Baĥĉisaraja distrikto | |||
---|---|---|---|
Urboj | Baĥĉisarajo | ||
Urbotipaj loĝlokoj | Kujbiŝevo • Nauĉno • Poŝtovo | ||
Vilaĝoj: |
Ajvovoje • Aromat • Aromatnoje • Bogatoje Uŝĉelje • Baŝtanovka • Beregovoje • Belokamennoje • Bogatir • Brjanskoje • Bolŝoje Sadovoje • Gorka • Glubokij Jar • Golubinka • Daĉnoje • Dolinnoje • Doroĵnoje • Dubrovka • Furmanovka • Ĥoĝa Sala • Ĥolmovka • Ĵeleznodoroĵnoje • Kazanki • Kaŝtani • Koĉergino • Krasnaja Zorja • Krasnij Mak • Kudrino • Malinovka • Maloje Sadovoje • Malovidnoje • Maŝino • Mnogoreĉje • Mostovoje • Nagornoje • Nekrasovka • Niĵnjaja Golubinka • Novenkoje • Novopavlovka • Novopolje • Novouljanovka • Novovasiljevka • Otradnoje • Pesĉannoje • Preduŝĉelnoje • Plodovoje • Plotinnoje • Poljana • Prijatnoje Svidanije • Proĥladnoje • Putilovka • Rassadnoje • Rastuŝĉeje • Reĉnoje • Repino • Rozovoje • Samoĥvalovo • Sĉastlivoje • Sevastjanovka • Sinapnoje • Skalistoje • Sokolinoje • Solneĉnoselje • Suvorovo • Ŝevĉenkovo • Tabaĉnoje • Tankovoje • Tenistoje • Topoli • Trudoljubovka • Turgenevka • Uglovoje • Verĥoreĉje • Viktorovka • Vilino • Visokoje • Zalesnoje • Zavetnoje • Zeljonoje • Zubakino • | ||
Loĝloketoj | Siren • Stalnoje |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.